József Gulrich [jOĵef gulriĥ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Gulrich József estis hungara naĝisto, olimpiano, trejnisto.

József Gulrich
Persona informo
Naskiĝo 22-an de majo 1942 (1942-05-22)
en Budapeŝto
Morto 20-an de julio 2000 (2000-07-20) (58-jaraĝa)
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo naĝisto • sporta trejnisto
vdr

József Gulrich[1] naskiĝis la 22-an de majo 1942 en Budapeŝto, li mortis la 20-an de julio 2000 en Budapeŝto.

Biografio redakti

József Gulrich ekde 1955 estis naĝisto en ĉefurbaj sportkluboj. Li apartenis al la hungara nacia teamo inter 1960-1964. Li estis olimpiano en Hungario en la Somera Olimpiko 1964 sen medalo, krome en 1962 li dufoje naĝis Eŭropo-rekordon. En universiado en 1963 li estis la unua teame en stafeta varia naĝo 4 x 100 m. En 1966 en Universitato Attila József li akiris juran, en 1980 en Gimnastika Altlernejo de Budapeŝto trejnistan diplomojn. Depost fino de sia naĝkariero li estis trejnisto en la samaj ĉefurbaj sportkluboj.

Fontoj redakti

Referencoj redakti