József Györe

hungara politikisto

József Györe [jOĵef djore], laŭ hungarlingve kutima nomordo Györe József estis hungara politikisto, ministro, parlamentano, laboristo.

József Györe
Persona informo
Györe József
Naskiĝo 16-an de novembro 1902 (1902-11-16)
en Budapeŝto
Morto 28-an de marto 1985 (1985-03-28) (82-jaraĝa)
en Budapeŝto
Tombo Malnova tombejo de Budapeŝto vd
Lingvoj hungara vd
Ŝtataneco Hungario vd
Partio Hungara Komunista Partio • Socialdemokrata Partio de Hungario • Hungara Socialista Laborista Partio vd
Profesio
Okupo politikistotornisto vd
Aktiva en Budapeŝto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

József Györe [1] naskiĝis la 16-an de novembro 1902 en Budapeŝto. Li mortis la 28-an de marto 1985 en Budapeŝto.

Biografio redakti

József Györe frekventis bazlernejon, poste metilernejon. Li eklaboris en Kőbánya kiel ferlaboristo. En 1919 li aliĝis al la sindikato, en 1934 al la socialdemokratoj, en 1945 al la komunistoj. Post la 2-a mondmilito li ricevis partiajn postenojn. En 1948 li frekventis partian lernejon. En la jaroj 1952 kaj 1953 li estis ministro pri enlandaj aferoj, poste ĝis 1955 subministro. Inter 1953 kaj 1962 li estis parlamenta deputito, dume li havis diversajn ŝtatajn kaj partiajn postenojn.

Fontoj redakti