József Krémer
József Krémer [jOĵef], laŭ hungarlingve kutima nomordo Krémer József estis hungara operkantisto, operetkantisto (baritono).
József Krémer | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 17-an de julio 1930 en Budapeŝto (Hungara reĝlando) |
Morto | 23-an de januaro 2014 (83-jaraĝa) en Budapeŝto (Hungario) |
Ŝtataneco | Hungario |
Okupo | |
Okupo | operkantisto |
József Krémer [1] naskiĝis la 17-an de julio 1930 en Csaroda, li mortis la 23-an de januaro 2014 en Budapeŝto.
Biografio
redaktiJózsef Krémer frekventis lernejon por pedagogoj, sed li interesiĝis pri kantado, tial li lernis ankaŭ en muzika mezlernejo, poste en privata lernejo de Kálmán Rózsahegyi. Jam dum la lernejaj jaroj ekde 1950 li estis membro de ĥoro. Inter 1955 kaj 1958 li estis vicaktoro kaj ĥorano de Teatro Szigligeti (Szolnok), poste li estis kantisto kaj aktoro de Teatro Csiky Gergely (Kaposvár). Liaj sekvaj teatraj stacioj estis:
- Operetoteatro (Budapeŝto) (1960-1966)
- Nacia Teatro (Pécs) (1966-1970)
- Laudes Theater (Innsbruck) (1970-1973).
Hejmenveninta li havis statuson en Teatro Csokonai (Debrecen) ĝis 1984, poste li pensiuliĝis kaj li vivis plu en Budapeŝto, kie li estis kantisto de Kirko Sankta Jozefo (Kispest).
Lia repertuaro (elekto)
redakti- Ferenc Erkel: Bánk bán (opera versio) – reĝo Andreo la 2-a (Hungario); banuso Petur
- Giuseppe Verdi:
- Rigoletto - titolrolo
- La Traviata - Germon
- Georges Bizet: Carmen - Escamillo
- Giacomo Puccini: La Bohème - Marsel
- Zoltán Kodály: Háry János - titolrolo
- Pongrác Kacsóh: János vitéz - Bagó
- Imre Kálmán: Csárdáskirálynő - Kerekes Ferkó
Fontoj
redakti- hungarlingva biografio Arkivigite je 2009-05-06 per la retarkivo Wayback Machine
- hungarlingva biografio kun foto[rompita ligilo]