József Liska
hungara prielektra inĝeniero kaj teknikuniversitata profesoro
LISKA József (liŝka) estis hungara prielektra inĝeniero, teknikuniversitata profesoro, ano korespondanta de la Hungara Scienca Akademio (1958), laŭreato de Kossuth-premio (1954). Li naskiĝis en Resicabánya la 6-an de aprilo 1883 kaj mortis en Budapeŝto la 20-an de marto 1967.
József Liska | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 6-an de aprilo 1883 en Reșița |
Morto | 20-an de marto 1967 (83-jaraĝa) en Budapeŝto |
Tombo | Tombejo Farkasrét, 1/6-1-79/80 |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Teknika kaj Ekonomia Universitato de Budapeŝto (–1904) |
Familio | |
Edz(in)o | Margit Simonfay (en) (1917–) |
Okupo | |
Okupo | elektrika inĝeniero |
Biografio
redaktiLiska studis en teknikuniversitatoj de Vieno, Budapeŝto kaj Karlsruhe li havigis diplomon de inĝeniero en 1907, en 1908 diplomon de teknikdoktoro. Reveninte li estis ĝis 1939 ĉefinĝniero en diversaj entreprenoj, respektive direktoro. En 1919 li iĝis privatprofesoro, ekde 1939 en katedro pri elektrotekniko vicprofesoro, ekde 1942 en la katedro pri elektromaŝinoj kaj mezuradoj. Li estis dum pluraj jaroj ĉefredaktoro de revuo Elektrotechnika.
Verkoj ĉefaj
redakti- Nagyfeszültségű egyenáramú motorok nagyvasúti lokomotívokban való alkalmazása (Elektrotechnika, 1913. Li estis premiita per Zipernowsky-premio de Elektrotechnikai Egyesület);
- Villamosgépek vektorábrái (Bp., 1945);
- Váltakozó áramok elmélete (kun Gyula Retter, Bp., 1953);
- Villamosgépek (I – V. Bp., 1948 – 60).