Malfermi la ĉefan menuon

József Mezey [jOĵef mezei], laŭ hungarlingve kutima sinsekvo Mezey József estis hungara pentristo, poeto. Lia malofta familia nomvarianto estis Mezei.

József Mezey
Persona informo
Naskonomo Mezey József
Naskiĝo 11-an de majo 1823 (1823-05-11)
en Kisléta
Morto 8-an de septembro 1882 (1882-09-08) (59-jara)
Profesio
Profesio poeto • fotisto • pentristo
Information icon.svg
vdr
Portreto pri Sándor Petőfi de József Mezey

József Mezey [1] naskiĝis la 11-an de majo 1823 en Kisléta, li mortis la 8-an de septembro 1882 en Budafok.

BiografioRedakti

József Mezey frekventis gimnaziojn en Máramarossziget kaj Szatmár, poste li estis inĝeniero (la fontoj ne mencias klare diplomon). Dum la Hungara revolucio de 1848 li estis armea pentristo kaj artileriano de Jozefo Bem. Post la falo li retiriĝis al Nagybánya, kie li pentradis kaj verkis poemojn. En 1850 li studis en ateliero (eble en privata lernejo) de Jakab Marastoni, poste li pentradis en Nagybánya kaj en kelkaj aliaj urboj. Tiutempe li edziniĝis. Li pentradis ankaŭ preĝejajn bildojn, sed en 1863 liaj okuloj malsaniĝis. Li ne plu pentradis, sed verkis poemojn.

Elektitaj pentraĵojRedakti

  • Portreto pri Sándor Petőfi
  • Memportreto (1851)
  • Krisztus rabokat szabadít fel és gyermekeket gyógyít
  • Gefratoj Abonyi (1859)
  • Déli pihenő

Elektitaj kontribuojRedakti

  • Poemlibro (1870, trifoje eldonita)
  • poemoj aperintaj en Hölgyfutár
  • kelkaj artikoloj en pluraj gazetoj

FontojRedakti