József Pápay (inĝeniero)

József Pápay [jOĵef pApai], laŭ hungarlingve kutima nomordo Pápay József estas hungara inĝeniero, profesoro, membro ordinara de Hungara Scienca Akademio (2004).

József Pápay [1] Arkivigite je 2013-10-16 per la retarkivo Wayback Machine naskiĝis la 29-an de junio 1939 en Hungario en Für (nuntempa Rúbaň en Slovakio).

Biografio redakti

József Pápay frekventis universitaton en Miskolc inter 1957-1962. Li eklaboris en firmao, kiu esploris naftojn. Li doktoriĝis en 1968 en la universitato, en la sama jaro li ekinstruis en la sama loko. En 1969 li plulernis en Milano. Inter 1980-1988 li laboris en esplora instituto pri naftoj, poste li laboris en Aŭstrio. En 1984 li doktoriĝis antaŭ la MTA. En 1991 li hejmenvenis, en la sekva jaro li profesoriĝis en Miskolc. Foje li instruis ankaŭ en Freiberg. Li konstante okupiĝas pri nafto kaj tergaso. En 1995 li edziĝis, baldaŭe havanta 2 gefilojn. Li ricevis 3 premiojn inter 2003-2009.

Verkaro (elekto) redakti

  • A termeléstechnológiai paraméterek változása a gáztelepek leművelése során (1968)
  • A gázteleptől a távvezeték végpontjáig terjedő rendszer komplex vizsgálatának jelentősége (1972)
  • A szénhidrogénkutak hőmérséklet viszonyai (1984)
  • Engineering Aspects of Underground Gas Storage (1996)
  • Development of Petroleum Reservoirs. Theory and Practice (2003)

Fontoj redakti