Rúbaň, hungare Fűr estas vilaĝo en Slovakio, en Regiono Nitra, en Distrikto Nové Zámky. La slovaka historia nomo estis Fyr.

Vilaĝoficjo de Rúbaň
Lernejo de Rúbaň
Preĝejo de Rúbaň
Preĝejturo de Rúbaň

Situo redakti

La vilaĝo situas sur mildaj deklivoj, laŭ traira flankovojo. Nové Zámky troviĝas 25 km-ojn for.

Historio redakti

En la 8-a jarcento vivis tie avaroj kaj slavoj, poste alvenis hungaroj, kiuj fondis reĝlandon en 1000. La unua mencio devenis el 1268 en formo Fyur. La kampoj apartenis plej ofte al fortikaĵoj. En la 15-a jarcento husanoj ofte atakis la vilaĝon, poste la turkoj en 1552. Ĝi senhomiĝis en 1669, poste slovakoj refondis la komunumon. Ĥolero en 1831, pesto en 1855 okazis. En 1910 loĝis tie 1101 da homoj, plejparte hungaroj. Ĝis 1919 la komunumo apartenis al Komárom (reĝa departemento), al distrikto de Udvard, poste al Ĉeĥoslovakio. Inter 1938-1945 ĝi aliĝis al Hungario. La unua Arbitracio de Vieno deklaris, ke tiuj komunumoj, kie la hungaroj vivas en majoritato, apartenu al Hungario. Post la 2-a mondmilito la hungaroj senrajtiĝis laŭ Dekretoj de Beneš. En 2001 loĝis tie 964 da homoj, (822 hungaroj, 127 slovakoj).

Vidindaĵoj redakti

Famuloj redakti

En la vilaĝo naskiĝis hungara inĝeniero József Pápay

 
Rojo nomata Pariž ĉe Rúbaň