József Richter [jOĵef riĥter], laŭ hungarlingve kutima nomordo Richter József estis hungara cirkisto, cirkestro.

József Richter [1] naskiĝis la 15-an de februaro 1951 en Keszthely, en cirka ruldomo.

Biografio redakti

József Richter devenis en cirkista familio. La familio prezentis programojn kun elefantoj kaj ĉevaloj en la 5 kontinentoj, kie paŝo post paŝo Richter ricevis pli grandajn rolojn. En 1972 li edziĝis al cirkistino, kiu aliĝis al la trupo. En 1995 li establis migrantan cirkon, kiun li gvidis 2 jardekojn. Inter 2012 kaj 2015 li estis cirkestro de la stabila cirko en Budapeŝto. Li ricevis 4 premiojn inter 1971-2014, poste premion Kossuth en 2017. Lia edzino naskis 2 filojn, kiuj daŭras la cirkan vivon.

Fontoj redakti