József Szalay (inĝeniero)

József Szalay [jOĵef salai], laŭ hungarlingve kutima nomordo Szalay József estis hungara inĝeniero, profesoro.

József Szalay [1] naskiĝis la 19-an de decembro 1898 en Orosháza. Li mortis la 4-an de aprilo 1988 en Budapeŝto.

Biografio redakti

József Szalay batalis en la 1-a mondmiliton inter 1916-1918, poste li studis en Reĝa Teknika Universitato József, kie li akiris diplomon en 1922. En la sekva jaro li studis en Karlsruhe, poste li havis postenon en la sama urbo 3 jarojn, poste li laboris same 3 jarojn en fabriko en Aŭstrio. Inter 1933-1960 li laboris jam en diversaj signifaj fabrikoj de Hungario, poste en esplora instituto. Inter 1949-1960 li prelegis en la menciita universitato. En 1963 li kandidatiĝis. Li okupiĝis plej ofte pri aŭtomataj funkcioj de elektrejoj.

Elektitaj kontribuoj redakti

  • Az erőművek segédberendezéseinek méretezése és elrendezése (1951)
  • Vízierőművek üzemvitele (1954)
  • A gázhőmérséklet szabályozási eljárásainak értékelése üzemi szempontból (1960)
  • Irányítástechnikai alapfogalmak (1966)

Fontoj redakti