József Vörös [jOĵef voroŝ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Vörös József estas hungara ekonomikisto, profesoro, membro (korespondanta en 2013, ordinara en 2019) de Hungara Scienca Akademio.

József Vörös
József Vörös
József Vörös
Persona informo
Naskiĝo 18-an de majo 1951 (1951-05-18) (72-jaraĝa)
en Szakmár
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo ekonomikisto
vdr

József Vörös [1] naskiĝis la 18-an de majo 1951 en Szakmár.

Biografio redakti

József Vörös ricevis diplomon en Universitato Marx Károly en 1974. Li atingis la sciencan gradojn CSc en 1983, DSc en 1993. Li profesoriĝis en 1994. Li instruas en universitato en Pécs, kie li estas katedrestro. Li havas edzinon. Li okupiĝas precipe pri matematika modelado de entreprenoj. Li redaktis dum 2 jardekoj revuon Szigma. Li ricevis premiojn inter 1993-2012.

Elektitaj publikaĵoj redakti

  • Többállomásos termelés-tervezés konkáv és lineáris költségfüggvénnyel (1980)
  • Termelés management (1993)
  • A minőség és a termelési képesség stratégiai szerepéről (2003)
  • Multi-period models for analyzing the dynamics of process improvement activities (2013)

Fontoj redakti