József Wodetzky [jOĵef vodecki], laŭ hungarlingve kutima nomordo Wodetzky József (naskiĝis la 15-an de marto 1872 en Hungara reĝlando en Versec (nuntempa Vršac en Serbio), mortis la 17-an de marto 1956 en Budapeŝto) estis hungara astronomo, matematikisto, profesoro, fizikisto. [1]

Biografio redakti

József Wodetzky studis en Reĝa Universitato de Budapeŝto kaj Sorbono. Ekde 1908 li estis asistanto en la universitata sisma instituto, ekde 1912 en alia instituto. En 1914 li estis nomumita privata profesoro en la reĝa universitato, en 1923 ankaŭ publika ordinara profesoro (=katedrestro) en Universitato István Tisza. En 1923 li fondis astronomian asocion kun ties revuo, kie li multe konstribuis. Inter 1934 kaj 1942 li instruis astronomion en Budapeŝto (samtempe li estis institutestro pri astronomio), poste li pensiuliĝis. Li kandidatiĝis el matematiko en 1955 antaŭ la Hungara Scienca Akademio. Li akre kritikis teorio de la relativeco.

Elektitaj disĉiploj redakti

Elektitaj kontribuoj redakti

  • A három test problémája és a zéta Cancri rendszere (1909)
  • A kezdő délkörök története (1913)
  • A relativitástan csillagászati bizonyítékainak kritikája (1923)
  • Zur kosmologischen Deutung der Friedmannschen Gleichungen (1938)
  • A csillagok világából (1946) - artikolaro

Fontoj redakti