Júlia Apraxin

Grafino Júlia Apraxin [apraksin], cirile Юлия Александровна Апраксина [julia aleksandrovna apraksina], laŭ hungarlingve kutima nomordo Apraxin Júlia estis rusa-aŭstrohungara aktoro, verkisto, framasono. Ŝiaj pseŭdonomoj estis Eiluj Nixarpa kaj Budai Júlia.

Júlia Apraxin
Persona informo
Naskiĝo 16-an de oktobro 1830 (1830-10-16)
en Vieno
Morto 20-an de majo 1913 (1913-05-20) (82-jaraĝa)
en Hispanio
Ŝtataneco Hungario vd
Familio
Patro Aleksandr Apraksin vd
Patrino Yelena Bezobrazova vd
Profesio
Okupo aktoroverkisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Júlia Apraxin[1] naskiĝis la 16-an de oktobro 1830 en Vieno, ŝi mortis la 20 majo de 1913 en Hispanio.

Júlia Apraxin
Júlia Apraxin

Biografio redakti

Deveno kaj naskocirkonstatoj de Júlia Apraxin estas dubaj. Baldaŭ gepatroj de Júlia eksedziĝis kaj la eksedzino edziniĝis al (la supozata patro) hungara grafo. Júlia estis edukita laŭ alta nivelo. En 1849 ŝi edziniĝis al hungara grafo, fidelulo de Habsburgoj. La geedza paro apartenis al la kortega rondo ĝis 1860, poste ili moviĝis al Pest (urbo). Ilia domo estis renkontejo de la hungara kremo (ekzemple Kornélia Prielle, Kornélia Hollósy, Ferenc Liszt, Ede Reményi, Mór Jókai, Gyula Szapáry, József Vécsey, Béla Széchenyi, familio Batthyány). Tamen ŝi forlasis la domon kaj havis amrilaton kun György Molnár. Ŝi estis mecenato de hungara teatro de Buda, kie ŝi estis ankaŭ aktoro kaj verkis teatraĵojn. Ŝiaj verkoj spegulis hungaran patriotecon. Ŝi same estis aktoro de la Nacia Teatro (Pest). Ŝia aktora kariero faris skandalon inter la aristokratoj, sed la publiko akceptis ŝin. En 1863 Apraxin kaj Molnár vojaĝis al Parizo por komenci novan karieron, kiu ne sukcesis. Ŝi edziniĝis al hispana oficiro kaj ŝi estis oficiale kortegano de Isabel la 2-a (Hispanio), sed ŝi verkis franclingve. Post morto de la dua edzo ŝi moviĝis al Hispanio.

Ŝiaj verkoj (elekto) redakti

  • A honfoglalók (dramo prezentita en Nacia Teatro (Pest), 1861)
  • Országgyűlési beszéd (komedio prezentita en Nacia Teatro (Pest), 1862)
  • On a beau dire (franca romano)
  • Deux passions (1898)

Fontoj redakti

Referencoj redakti