Béla Széchenyi
Grafo Béla Széchenyi [bEla sEĉenji], laŭ hungarlingve kutima nomordo Széchenyi Béla estis hungara vojaĝisto, krongardisto, geografo, honora membro de Hungara Scienca Akademio (1880). Lia nobela antaŭnomo estis sárvár-felsővidéki. Lia patro estis István Széchenyi, lia frato estis Ödön Széchenyi.
Béla Széchenyi | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 3-an de februaro 1837 en Peŝto |
Morto | 2-an de decembro 1918 (81-jaraĝa) en Budapeŝto |
Lingvoj | hungara |
Ŝtataneco | Hungario |
Familio | |
Patro | István Széchenyi |
Patrino | Crescence Seilern (en) |
Frat(in)o | Ödön Széchenyi |
Infano | Gräfin Alice Széchényi de Sárvár-Felsövidék (en) |
Okupo | |
Okupo | esploristo politikisto geografo |
Béla Széchenyi [1] Arkivigite je 2010-02-25 per la retarkivo Wayback Machine naskiĝis la 3-an de februaro 1837 en Pest (urbo). Li mortis la 12-an de decembro 1918 en Budapeŝto.
Biografio
redaktiBéla Széchenyi frekventis universitatojn en Berlino kaj Bonn, poste li studvojaĝis al diversaj landoj. Li estis elektita parlamenta deputito en 1861, sed tiam la parlamento funkciis nur en tiu jaro. En la sekva jaro li vojaĝis al Ameriko. En 1865 li denove elektiĝis parlamentano. En 1867 kaj 1870 li ĉasvojaĝis al Afriko. En 1870 li edziĝis baldaŭe havanta 2 filinojn. En 1877 li esplorvojaĝis al Hindio, Ĉinio, Japanio, Borneo, kie lia akompananto estis Lajos Lóczy. En 1897 li ricevis la rangon interna sekreta konsilanto, en 1901 krongardisto. Li ricevis Honoran Legion.
Verkaro (elekto)
redaktiFontoj
redakti- hungarlingva biografio Arkivigite je 2010-02-25 per la retarkivo Wayback Machine
- hungarlingva biografio (la teksto estas legebla maldekstre post klako al litero SZ kaj serĉante ĝin el la aboco-listo)
- hungarlingva biografio
- hungarlingva biografio (la teksto estas legebla maldekstre post klako al litero SZ kaj serĉante ĝin el la aboco-listo)
- hungarlingva biografio (la teksto estas legebla pli malsupre en la 2-a punkto)