Lajos Lóczy [lajoŝ lOci], laŭ hungarlingve kutima nomordo Lóczy Lajos estis hungara geologo, geografo, profesoro, vojaĝisto, membro korespondanta de Hungara Scienca Akademio (1888).

Lajos Lóczy
Persona informo
Naskiĝo 2-an de novembro 1849 (1849-11-02)
en Bratislavo
Morto 13-an de majo 1920 (1920-05-13) (70-jaraĝa)
en Balatonfüred
Lingvoj hungara
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Universitato de Zuriko
Familio
Infano Lajos Lóczy
Okupo
Okupo geologogeografo
vdr
Memortabulo pri Lajos Lóczy

Lajos Lóczy [1] naskiĝis la 4-an de novembro 1849 en Hungara reĝlando en Pozsony (nuntempa Bratislavo en Slovakio). Li mortis la 13-an de majo 1920 en Balatonfüred.

Biografio redakti

Lajos Lóczy frekventis gimnazion en Arad, universitaton en Zuriko, kie li ricevis diplomon en 1874. Hejmenveninta li ricevis postenon en Hungara Nacia Muzeo. Inter 1877-1880 li aliĝis al esplorvojaĝo al Ĉinio. En 1886 li ekinstruis en universitato de Budapeŝto, kie li esplorvojaĝis en Hungario kaj ankaŭ en diversaj landoj kune kun la studentoj (eĉ alvenis eksterlandaj studentoj). Li instruis ekzemple Jenő Cholnoky, Ferenc Nopcsa. Lia plej menciinda laboro estis esplorado de Balatono. En 1919 li pensiuliĝis. Li ricevis hungarajn, germanan kaj francan premiojn.

Verkaro (elekto) redakti

Emlékezete redakti

Fontoj redakti