Jenő Cholnoky
Jenő Cholnoky [ĉolnoki], laŭ hungarlingve kutima nomordo Cholnoky Jenő estis hungara geografo, verkisto, hidrologo, vojaĝisto, profesoro, membro de Hungara Scienca Akademio. Liaj filoj estis Béla Jenő Cholnoky kaj Tibor Cholnoky.
Jenő Cholnoky | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Naskiĝo | 23-an de julio 1870 en Veszprém | ||||
Morto | 5-an de julio 1950 (79-jaraĝa) en Budapeŝto | ||||
Tombo | Malnova tombejo de Budapeŝto vd | ||||
Ŝtataneco | Hungario vd | ||||
Alma mater | Teknika kaj Ekonomia Universitato de Budapeŝto vd | ||||
Memorigilo | |||||
Familio | |||||
Gefratoj | Viktor Cholnoky (en) kaj László Cholnoky (en) vd | ||||
Infanoj | Béla Jenő Cholnoky, Tibor Cholnoky vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | geografo hidrologo universitata instruisto vd | ||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Jenő Cholnoky [1] naskiĝis la 23-an de julio 1870 en Veszprém (urbo). Li mortis la 5-an de julio 1950 en Budapeŝto.
Biografio
redaktiJenő Cholnoky frekventis mezlernejojn en urbo Veszprém kaj Pápa, universitaton en Budapeŝto. Li komencis sian karieron en la universitato apud Lajos Lóczy en 1894. Post 2 jaroj li studvojaĝis al Ĉinio por 2 jaroj. Hejmenveninta li ricevis rangon en la universitato kaj li edziĝis baldaŭe havanta 3 gefilojn. Li instruis en Universitato Kolozsvár ekde 1905, dume li okupiĝis pri geografio de Transilvanio. Post okupo de Transilvanio en 1919 li rifuĝis al Budapeŝto, kie li ekinstruis en la universitato ĝis la pensiuliĝo en 1940.
Elektitaj disĉiploj
redaktiMemorigiloj
redakti- memortabulo en Budapeŝto