Lajos Glaser [glazer?], laŭ hungarlingve kutima nomordo Glaser Lajos estis hungara geografo, kartografo, arkivisto.

Lajos Glaser
Persona informo
Naskonomo Glaser Lajos Bertalan Antal
Naskiĝo 30-an de marto 1903 (1903-03-30)
en Rétság
Morto la 15-an de septembro 1944
en Hungario Gombos (Hungara reĝlando)
Ŝtataneco Hungario Redakti la valoron en Wikidata
Alma mater Universitato Eötvös Loránd (–1931) Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo kartografo
geografo
arkivisto Redakti la valoron en Wikidata
vdr
Mapo kreita de Lajos Glaser kun iu alia

Lajos Glaser[1] naskiĝis la 30-an de marto 1903 en Rétság, li mortis la 15-an de septembro 1944 en Gombos (Hungara reĝlando, nuntempa Bogojevo en Serbio).

Biografio

redakti

Lajos Glaser devenis el juda familio. Li akiris diplomon en Scienca Universitato Péter Pázmány en 1931. Liaj plej gravaj instruistoj estis Jenő Cholnoky kaj Pál Teleki. En la sekva studjaro li plulernis en Karlsruhe helpe de stipendio. Hejmenveninta li estis asistanto kaj esploristo en la universitata instituto, poste li laboris en la Hungara Nacia Muzeo, ekde 1940 en la Tutlanda Arkivejo. En 1944 germanaj nazioj forportis lin kiel trudlaboriston. Li mortis en nekonataj cirkonstancoj. Li okupiĝis precipe pri historiaj mapoj. Li havis edzinon.

Elektitaj kontribuoj

redakti
  • A Dunántúl középkori úthálózata. 1–2. (1929)
  • Középkori hadiutak a Dunántúlon. (1932)
  • Magyarország helyzete az európai gazdaságban (1935)
  • Az Alföld régi vízrajza és a települések (1939)
  • A térképkatalogizálás kérdése (1942)

Memorigiloj

redakti
  • memortabulo en Rétság

Fontoj

redakti

Referencoj

redakti