Bogojevo, serbe Богојево, hungare Gombos estas vilaĝo en Serbio, en aŭtonomio Vojvodino, en distrikto Okcidenta Baĉka en municipo de Odĵaci. Ĝis 1899 la hungara nomo estis Bogojeva.

Nova ortodoksa preĝejo de Bogojevo
Bogojevo situas en la mapo en la verda municipo
Katolika preĝejo de Bogojevo

Bazaj informoj redakti

Situo redakti

Bogojevo situas sur ebenaĵo, laŭ maldekstra bordo de Danubo, kontraŭe troviĝas Kroatio, al kiu gvidas 2 pontoj. Apatin troviĝas 15 km-ojn for.

Historio redakti

La komunumo estis loĝata dum la neolitiko, poste avaroj postlasis terfortikaĵon. La hungaroj okupis la Karpatan basenon en 895, ankaŭ ili konstruis fortikaĵon, pri kio okazis la unua mencio en la 13-a j.c. Tiutempe la vilaĝo nomiĝis Boldogasszonyfalva (=vilaĝo de Beata Damo). La nomo devenis de la patrono. La vilaĝo urbiĝis en 1494. Iom poste okazis parlamento. La turkoj detruis la urbon en 1526 kaj ĝi perdis la rangon kaj la gravecon. Ekde 1677 ĝi apartenis al la Habsburga Imperio. En 1703 armeo de Francisko Rákóczi la 2-a okupis kaj detruis ĝin. La loĝantaro rifuĝis, serboj refondis ĝin, sed inundo neniigis la komunumon en 1770. Post 3 jaroj hungaroj refondis la urbeton, en 1866 incendio, en 1876 inundo okazis. En 1910 loĝis 3225 da homoj en la urbeto (hungaroj 3008, ktp). La komunumo apartenis al Bács-Bodrog, al distrikto de Apatin ĝis 1920. En 1918 taĉmentoj de SHS (=Serba-Kroata-Slovena Reĝlando) okupis la regionon kaj kun okupitaj regionoj de Pécs, Baja kaj aliaj ili proklamis respublikon. Ekde 1920 ĝi apartenis al SHS, ekde 1929 kiel Jugoslavio. Inundo detruis la bordan parton en 1926. Inter 1941-1944 la hungara armeo okupis la regionon.

En 2001 loĝis 2120 da homoj (hungaroj 1154, ciganoj 374, serboj 287, ktp). Ĉe la riverobordo feriejaj dometoj troviĝas. Vidindaĵoj estas preĝejoj ortodoksa kaj katolika omaĝe al Ladislao la 1-a (Hungario), fine ĉardo (gastejo) el 1860.

Famuloj redakti

En la iama Gombos mortis (martiriĝis) hungara geografo Lajos Glaser.

Ĝemelkomunumo redakti