Jüri Tarmak (julio 1946 - la 22-an de junio 2022) estis sovetia atleto de estona deveno kaj olimpika ĉampiono en la altosalto ĉe la Munkena Somera Olimpiko en 1972.

Jüri Tarmak
Persona informo
Naskiĝo 21-an de julio 1946 (1946-07-21)
en Talino
Morto 22-an de junio 2022 (2022-06-22) (75-jaraĝa)
en Talino
Ŝtataneco SovetunioEstonio
Alma mater Sankt-Peterburga Ŝtata Universitato
Okupo
Okupo atleto • altosaltisto
vdr

Vivo redakti

Jüri Tarmak naskiĝis en Talino, Estonio (tiam en Sovet-Unio). Lia patro estis elstara atleto kaj gajnis la sovetian ĉampionecon en diskoĵetado sed ekde infanaĝo Jüri praktikis altsalton. 19-jaraĝa li gajnis arĝentan medalon ĉe la sovetiaj junioraj ĉampionecoj.

Komence de la 1970-aj jaroj li ekstudis ekonomikon en la Universitato de Sankt-Peterburgo kaj samtempe trejnis ĉe Pavel Goichman.

En 1971-1972 li atingis la pinton de sia kariero kiam li gajnis medalojn ĉe la Eŭropa Ĉampioneco kaj la Munkenajn Olimpikojn. Li estis la lasta olimpika ĉampiono se temas pri venki en konkuradoj uzante la stilon ventra ruliĝo.

En 1975 post diplomiĝo ĉe universitato, Tramak forlasis konkurencivan sporton kaj dum jaroj instruis ekonomikon en la universitato.

Post la dissolvo de Sovetunio li revenis al Talino kaj okupiĝis en komerco.

Eksteraj ligiloj redakti