JOCA estas kulturcentro kaj hotelo en Kotonuo, Benino.

La domo JoCa estis konstruita en 2005. Dum la postaj jaroj ĝi estis plibonigita kaj plibeligita. Kiel hotelo kaj kulturcentro ĝi ekfunkciis en 2012.

La nomo venas el Josue kaj Caleb, du personoj el la Biblio.

La domo situas en la suda parto de la kvartalo AGLA en Kotonuo, la ekonomia ĉefurbo de Benino. La kvartalo nomiĝas Gbodjetin. La strato nomiĝas « VON zéro souci ». La telefonnumero estas +229 61 07 20 20.

Fasado de la hotelo JOCA

En la teretaĝo estas akceptejo kaj 3 ĉambroj kun loko por veturilo antaŭ ĉiu ĉambro. En la unua etaĝo estas 6 ĉambroj. En la dua etaĝo estas 6 ĉambroj. En la tria etaĝo estas teraso kaj kunvenejo kun tabloj kaj seĝoj por familiaj festoj, seminarioj, kursoj.

  • Ĉiuj ĉambroj havas propran banĉambron kun necesejo, televidilon kaj internan telefonaparaton. Vidu jenan artikolon: Litdimensioj
  • Ĉiuj ĉambroj kaj kunvenejo estas provizitaj per ventumiloj kaj klimatiziloj.
  • Estas enirkorto kaj teraso en la teretaĝo.
  • Estas balkono en la unua kaj en la dua etaĝo.
  • Estas granda balkono en la tria etaĝo.

Do la komuna vivo okazas ĉefe ekstere.

Hotelo JOCA nokte. Korto kaj fasado.

JOCA kaj Esperanto redakti

En JoCa okazis kaj okazadas gravaj eventoj de la vivo de Esperanto en Afriko :

La sesa agado de «Scio Sen Bariloj» SSB, la 5-a Afrika Kongreso de Esperanto okazis en JoCa fine de 2013.

La naŭa agado de SSB, kurso SEVI 1, okazis en JoCa en 2015.

La deka agado de SSB, kurso SEVI 2, okazis en JoCa en 2015 .

La dekunua agado de SSB, enkonduko al EO, okazis en JoCa en 2015.

La dekdua agado de SSB, la 12-an de decembro 2015, Zamenhofa Tago, kunveno de antaŭaj gestudentoj kaj Tago de Homaj Rajtoj, okazis en JoCa.

La dektria agado de SSB okazis en JoCa. Kursoj pri EO okazis de januaro ĝis marto 2016. Same la dekkvara agado de SSB.

En oktobro 2016 okazis en JoCa la unua renkontiĝo de la programo "Europ-Afrika junulara lertigado" de TEJO.

La naūan de septembro 2017 okazis en JoCa Laborkunsido inter Afrika Komisiono de UEA kaj la benina landa asocio (ABeE)

La deknaŭa agado de SSB nomiĝis « Coup de Pouce » en la franca, « helpeto » en Esperanto. Kurso pri sinpreparo al akiro de laborposteno, por studentoj kaj senlaboraj junuloj, kun enkonduko pri Esperanto. Instruis Mireille Grosjean. Ĝi okazis en JoCa ankaŭ, la 28-29 oktobro 2017 kaj 11-12 novembro 2017.

La dudek tria agado de SSB, kurso SEVI 3, okazis en JoCa en okt.nov. 2019.

En 2020 okazis SEVI 4 en novembro, SEminario por VIrinoj, okazis ekzamensesio laŭ KER-sistemo (28-an de novembro) kaj okazis SEVI 5 en decembro.