Dimensioj de litoj varias multe de regiono al regiono kaj la esprimoj por tiuj diversaj litoj malsamas de regiono al regiono.

Superreĝdimensia lito (200cm x 200cm) en hotelo JOCA, Kotonuo, Benino

Estas dimensioj de lito por bebo; lulilo.

Estas dimensioj de lito por infano.

Estas dimensioj de lito por unu persono: unupersona lito.

Estas dimensioj de lito por paro: geedza lito.

Por tre longaj litoj foje aperas la formulo XL.

La dimensioj aperas en coloj en Britio, Usono kaj Kanado.

Por litoj por plenkreskuloj la longeco estas 190cm aŭ 200cm. Longaj litoj en Japanio ricevas la indikon "Gaijin size". Gaijin estas japana vorto, kiu signifas "ne-japano", size estas "dimensio" en la angla.

Se lito rilatas al la meblo mem, japanoj ne havas litojn, sed futonojn. La futonoj malaperas en ŝrankon dum la tago, tiel ke ofte japanoj ne havas dormoĉambron.

La kreskanta vojaĝemo, evoluo de turismo kaj abundo de internaciaj kongresoj faras, ke precizaj kaj unuecigitaj esprimoj estas bezonataj por la diversaj hoteloj en la mondo.

Oftas jenaj nomoj por larĝeco de litoj:

  • Queen size dimensio por reĝino: 160cm (reĝindimensia lito)
  • King size dimensio por reĝo: 180cm (reĝdimensia lito)
  • Super King size superreĝa dimensio: 200cm (superreĝdimensia lito)

Vidu pli da detaloj en la anglalingva versio de vikipedio.