Jabberwocky
poemo far Lewis Carroll
Jabberwocky estas poemo, kiu aperas en Trans la spegulo, verkita de Lewis Carroll. Ĝi estas ofte konsiderata kiel unu el la plej bonaj absurdaj poemoj en la angla lingvo.
Jabberwocky | |||||
---|---|---|---|---|---|
poezio | |||||
Aŭtoroj | |||||
Aŭtoro | Lewis Carroll | ||||
Lingvoj | |||||
Lingvo | angla lingvo | ||||
Eldonado | |||||
Eldondato | 1871 | ||||
Ĝenro | sensenca verso | ||||
| |||||
Tradukoj
redaktiEstas multaj Esperantaj tradukoj de Jabberwocky:
- Mark Armantrout: Ĝaberŭoko
- Marjorie Boulton: La Ĵargonbesto
- Jim Cool: Babeĉado
- William F. Orr: Jabervokado
- Donald Broadribb: Babilfrenzo (havebla ankaŭ ĉi tie)
La unua strofo de la verko, en la traduko de Marjorie Boulton, komenciĝas tiel ĉi:
- La Ĵargonbesto
- Brilumis, kaj la ŝlirtaj melfoj
- en la iejo ĝiris, ŝraŭis;
- mizaris la maldikdudelfoj,
- forfuraj ratjoj vaŭis.