Jacob LEUPOLD (22a de Julio 1674 – 12a de Januaro 1727) estis germana fizikisto, matematikistoj, instrumentfaristo, minkomisionano kaj inĝeniero. Li verkis ŝlosilan libron Theatrum Machinarum Generale ("Ĝenerala teorio de maŝinoj").

Jacob Leupold
Persona informo
Naskiĝo 22-an de julio 1674 (1674-07-22)
en Planitz
Morto 12-an de januaro 1727 (1727-01-12) (52-jaraĝa)
en Leipzig
Lingvoj germana
Ŝtataneco Germanio
Okupo
Okupo matematikisto • fizikistoinĝeniero
vdr

Jacob Leupold konstruis multajn instrumentojn utilajn por eksperimentaj studoj pri fiziko. En 1699 la interesoj de Leupold estis tute ŝanĝintaj al mekaniko kaj matematiko. Leupold estis konsiderita frua inventisto de aer-pumpilo. Li desegnis sian unuan pumpilon en 1705, kaj en 1707 li publikigis libron "Antlia pneumatica illustrata". En 1711 laŭ konsilo de sia prezidanto G. W. Leibniz, la Prusa Akademio de Sciencoj akiris la pumpilon de Leupold. En 1715 Leupold iĝis akademiano. En 1720 Leupold eklaboris por la manuskripto de Theatrum Machinarum. Ĝi estis la unua sistema analizo de mekanika inĝenierado. Ĝi inkludis, frue en sia tempo, desegnon de alt-prema nekondensa vapormaŝino, kies realigojn oni ne konstruis ĝis la komenco de la 19-a jarcento. Theatrum machinarum konsistas el 10 ilustritaj volumoj. Ĝi estis publikigita en Leipzig inter 1724 kaj 1739.

  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Jacob Leupold en la angla Vikipedio.