Jacobus op den Akker
Jacobus op den Akker estis nederlanda protestanta pastoro, predikisto kaj tradukisto de la Biblio kune kun João Ferreira de Almeida kaj Theodorus Zas (1620-1704)[2]. Post kompletigado de siaj studoj en sia naskiĝlando, li foriris en 1678 kiel predikisto al Cejlono, kie li laboris en Jaffanapatnam ĝis 1688. Li estis registrita kiel studento en Utrecht, Holando, en 1670, nomumita predikisto en Kolombo, Cejlono, nuna Srilanko. En la urbo Kolombo li edziĝis al Dina Agotha. En Batavio, Indonezio, Jacobus op den Akker, pastoris la portugalan paroĥanaron sur tiu insulo, el 1688 ĝis 1729. Li ankaŭ tradukis la Biblion, kiun li prezentis al la konsistorio dum sia vivo. Li mortis en Batavio, nuna Ĝakarto, la 6-an de aprilo 1731, kaj predikis kun granda famo dum 52 jaroj.
Jacobus op den Akker (1649-1731) | ||
---|---|---|
Persona informo | ||
Naskiĝo | 6-an de decembro 1649[1] en Moers, Germanio | |
Morto | 18-an de aprilo 1731 en Batavio, Indonezio | |
Profesio | ||
Okupo | pastro vd | |
Jacobus op den Akker ankaŭ tradukis la 2 Psalmojn en la portugalan, muzikigitajn, tiel ke ili povus esti kantitaj en la servoj de la Portugala Preĝejo de Batavio.