Ĝafna, laŭ sinhala lingvo යාපනය, laŭ tamila lingvo யாழ்ப்பாணம் estas universitata urbego kaj ĉefurbo de Norda Provinco (Srilanko).

Ĝafna
Jaffna montage.jpg
Administrado
Retpaĝaro www.eelavar.com/jaffna/ [+]
Demografio
Loĝantaro 88 138  (2012) [+]
Loĝdenso 4 363 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 9° 40′ N, 80° 1′ O (mapo)9.664722222222280.016666666667Koordinatoj: 9° 40′ N, 80° 1′ O (mapo) [+]
Alto 5 m [+]
Areo 20,2 km² (2 020 ha) [+]
Horzono UTC+05:30 [+]
Situo de Ĝafna
Alia projekto
Commons-logo.svg Vikimedia Komunejo Jaffna [+]
Information icon.svg
vdr
Mapo pri Srilanko, kie Ĝafna estas preskaŭ plej norde laŭ la marbordo (la surskribo estas "Jaffna")

Bazaj informojRedakti

 
Strato en Ĝafna
 
Parko en Ĝafna

GeografioRedakti

Ĝafna situas en la samnoma duoninsulo de la lando laŭ la marbordo. Batticaloa troviĝas 286, Kolombo (urbo) 305, Sri Jayawardenapura Kotte 308, Moratuva 322 kilometrojn.

HistorioRedakti

Ĉirkaŭaĵo de Ĝafna estas loĝita jam 2000 Antaŭ Kristo. Dum la mezepoko antaŭurbo de Ĝafna estis ĉefurbo de regno. Portugaloj establis en nuna urbocentro de Ĝafna kolonian administran centron. De 1590 portugalaj komercistoj kaj katolikaj misiistoj estis aktivaj en la regiono. En 1658 post tri-monata sieĝo Nederlanda dominado komenciĝis. La nederlandanoj estis pli toleremaj, ol la portugaloj koncerne la religion kaj komercadon. Hinduaj temploj estis rekonstruataj. Britio transprenis la potencon en 1796. En brita rego Ĝafna ĝuis periodon de rapida kresko kaj prospero, la britoj konstruis la plej gravajn vojojn kaj fervojojn.

Post kiam Srilanko iĝis sendependa en 1948 de Britio, la rilato inter majoritato kaj minoritato malboniĝis. Civila milito erupciis en 1983, La ribelantoj estis la tamiloj, ili okupis Ĝafna en 1986 kaj de 1989 ĝis 1995. Depost fino de la civila milito en 2009 rifuĝintoj komencis reveni kaj videblaj rekonstruoj okazis.

 
Biblioteko en Ĝafna
 
Kulturdomo en Ĝafna

EkonomioRedakti

Ĝafna dum la pluraj koloniaj eraoj estis komercurbo, sed oni produktis ankaŭ vestaĵojn, kulturis tabakojn kaj rizojn. En la modernaj tempoj la haveno estas nur fiŝkapta haveno. Pro la enlanda militado la industrio preskaŭ malaperis kaj ĝis tiam ne revenis.

TrafikoRedakti

Ĉefŝoseo kaj trajno laŭ la marbordo tuŝas la urbegon.

KlimatoRedakti

La klimato de Ĝafna estas tropika sen seka sezono. La averaĝa temperaturo estas tie la plej alta en la lando (averaĝe 28 °C). Jare pluvas po 1303 mm, en ĉiuj monatoj ofte pluvas, tamen pli ofte inter oktobro-decembro.

VidindaĵojRedakti

FontojRedakti