Jacques Dalarun (naskiĝis en Parizo en 1952) estas franca historiisto, specialisto pri Mezepoko, kies verkoj vaste disvastiĝas ankaŭ pro ilia vidpunkta aparteco.

Jacques Dalarun
Persona informo
Jacques Dalarun
Naskiĝo 1-an de novembro 1952 (1952-11-01) (71-jaraĝa)
en Boulogne-Billancourt
Lingvoj francaanglaitala vd
Ŝtataneco Francio vd
Alma mater Universitato de Parizo 1 Panteono-Sorbono vd
Profesio
Okupo historiisto • mezepokisto • directeur d'études • docento • Direktisto de scienca esplorado en CNRS vd
Laborkampo Mezepoko vd
Doktoreca konsilisto Pierre Toubert vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Direktoro de Mezepokaj Studoj de la Franca Lernejo de Romo ekde 1990 ĝis 1997, li poste direktoris ĉe “Instituto por esploroj kaj historio de tekstoj (http://www.irht.cnrs.fr) en la Nacia Centro por sciencaj esploroj (akrostike CNRS) ekde 1998 ĝis 2004, korespondanto de la Akademio de Skribaĵoj kaj Beletro, prezidanto de la Scienca Konsilio de la Franca Lernejo de Romo, li etate lekcias en kelkaj italaj kaj amerikaj universitatoj.

Post la publikigo de diversaj libroj kaj kontribuoj pri la ermetismo de la Nordo de Francujo atentigante pri la karisma figuro de Roberto el Arbrissel, li sin dediĉis al la studo pri la religiaj spertoj de virinoj de la Italio de la 13-a kaj 14-a jarcentoj oncentriĝante sur la figuroj de Francisko el Asizo kaj Klara el Asizo. Liaj nunaj interesoj (2012) esploras pri la sperto de komunuma vivo en la Eklezio de Mezepoko, kiel la laboratorioj de socia kaj politika novaĵoj. Verkitaj en la franca lingvo kaj, tri el ili en la itala, liaj verkoj konas tradukforme disvastigon en diversaj europaj lingvoj.

Apartaj konceptoj de Dalarun redakti

Jacques Dalarun en la verko (2012) “Gouverner c’est servir. Essai de démocratie médiévale" (“Estri estas servi"; vidu bibliogafion) rimarkigas ke la ideo de demokratio estis ĉiam ĉeborde de la kreiĝo en la pensmaniero inter la kristanaj popoloj. Fakte, oni rajtas pensi ke la miloj de monaĥejoj kies monaĥoj laŭlonge de mil jaroj renkontiĝas (= kapitulumas) kaj demokratie (sendinastia obeo) elektas abaton ne povis ne inokuli pensmanieron «demokratian» en la ĉirkaŭaj popoloj. Krome per la alveno de la Ordenoj almozantaj (13-a jarcento) ne povis ne intensigi tiun menslinion: tiuj ĉi fakte elektas (ordinare) ĉiutrijare sian provincan superulon kaj generalan reganton, kiuj elektindas ordinare ne pli ol du fojoj... En Italio, ekzemple, ofte subtenantoj kaj regantoj de la Liberaj Komunumoj por kune decidi kaj kandidatigi renkontiĝis ĉe la franciskanaj kaj domenikanaj konventoj. Kaj ankaŭ la virinaj monaĥejoj la monaĥinoj praktikis tiun privilegion: elekti siajn superulinojn.

Verkoj kaj kontribuaĵojn redakti

  • L'impossible sainteté. La vie retrouvée de Robert d'Arbrissel, Cerf, Paris, 1985 (ISBN 2204023809).
  • Robert d'Arbrissel fondateur de Fontevraud, Albin Michel, Paris, 1986 (ISBN 2226026282).
  • La sainte et la cité, École française de Rome, Rome, 1992 (ISBN 2728302634).
  • Lapsus linguae, Centro italiano di studi sull’alto Medioevo, Spoleto, 1994 (ISBN 8879884557).
  • “L’abîme et l’architecte”, Introduction à Georges Duby, Féodalité, Gallimard, Paris, 1996.
  • François d'Assise: un passage, Actes Sud, Arles, 1997.
  • Claire de Rimini, Payot, Paris, 1999 (ISBN 2228892505).
  • François d'Assise ou le pouvoir en question, De Boeck université, Bruxelles, 1999.
  • Angèle de Foligno. Le dossier (éd.), École française de Rome, Rome, 1999.
  • La Malaventure de François d'Assise. Pour un usage historique des légendes franciscaines, Éditions franciscaines, Paris, 2002.
  • Le Moyen Âge en lumière : Manuscrits enluminés des bibliothèques de France (dir.), Fayard, Paris, 2002 (ISBN 2213613974).
  • Biblioteca agiografica italiana (dir.), Edizioni del Galluzzo, Florence, 2003.
  • Robert d’Arbrissel et la vie religieuse dans l’Ouest de la France (éd.), Brepols, Turnhout, 2004.
  • Les deux vies de Robert d’Arbrissel (dir.), Brepols, Turnhout, 2006.
  • Vers une résolution de la question franciscaine, Fayard, Paris, 2007.
  • "Dieu changea de sexe, pour ainsi dire". La religion faite femme, Fayard, Paris, Lit Verlag, Münster,2008 (ISBN 9782213636511).
  • François d’Assise vu par les compagnons, Cerf, Paris, 2009.
  • François d’Assise. Écrits, Vies témoignages (dir.), Cerf, Paris, 2010.
  • Gouverner c’est servir. Essai de démocratie médiévale, Alma éditeur, Paris, 2012 (ISBN 9782362790249).