Jakob Bernstein-Kohan

Jakob BERNSTEIN-KOHAN (ruse: Яков Матвеевич Бернштейн-Коган; naskiĝinta en 1859 je Kiŝinevo, mortinta la 12-an de majo 1929 en Dnipro) estis rusia kuracisto kaj cionisto. Lia filino estis la verkistino kaj aktorino Miriam Bernstein-Cohen.

Jakob Bernstein-Kohan, kuracisto kaj cionisto; kontraŭulo de Theodor Herzl

Vivo redakti

Bernstein-Kohan estis frua membro de Ĥibat Cion, de 1897 ĝis 1905 membro de la Granda agadkomitato, de 1905 ĝis 1907 de la Pli konreta agadkomitato. Bernstein-Kohan ankaŭ estis ĉefo de Cionisma korespondado-agentejo por Ruslando kun sidejo en Kiŝinevo: tiun ĉi pozicion, tre al la malkontento de Theodor Herzl, li uzis per maljusta cirkuler-skribado en aŭgusto 1901, por kontraŭstaradi kaj eksciti publikan senton kontraŭ la cionisma gvidantaro.

Bernstein-Kohan estis unu el la gvidantoj kaj ideologoj de Demokratia cionisma frakcio (1901) kaj gvida ruslanda kontraŭulo de la Brita Ugando-programo pri setligo de judoj ekstere de Eŭropo.

De 1907 ĝis 1910 li laboris kiel kuracisto en Palestino, kiun li forlasis pro konfliktoj kun konservativaj setlantoj (kp. la perfortan intergeneracian konflikton en Petaĥ Tikva en somero de 1909: tiam li estis la prezidanto de la vilaĝa komitato, favorita de la junaj reformemuloj, de kiu posteno li devis retiriĝi).

Li revenis en 1925 kaj baldaŭ akceptis kuracistan postenon en judaj agrikulturaj setlejoj en Ukrainio.

Dum la Dua cionisma kongreso en 1898 en Bazelo li kaŭzis embarason ĉar li daŭre parolis pri la malriĉeco de la cionisma movado, dum Herzl volis impresi kaj persvadi turkojn pri elmigro de judoj al Palestino substrekante la judan internacian influon kaj ĝeneralan bonstaton de venemuloj.

Eksteraj ligiloj redakti