Brita Ugando-programo

La Brita Ugando-programo estis plano komence de la 20-a jarcento por doni parton de brita Orient-Afriko al judoj kiel nova hejmlando.

Pri tia plano parolis unue en 1902 la brita kolonisekretario Joseph Chamberlain al Theodor Herzl. Li proponis areon de 5.000 kvadrataj mejloj (ĉ. 12.950 km²) sur la altebenaĵo Mau en la nuntempa Kenjo. La propono estis reago al la pogromoj kontraŭ judoj en Rusujo kaj devis esti rifuĝejo por persekutitaj judoj.

Dum la cionisma kongreso en la jaro 1903 en Bazelo oni oficialigis la proponon. Estiĝis vigla debato. La afrika lando estis nomita "antaŭŝtupo al la Sankta Lando", sed multaj judoj timis, ke la solvo malplifaciligos la vojon al juda ŝtato en Palestino. Antaŭ la voĉdono la rusa delegacio oponiĝis kaj la programo estis rifuzita per 295 kontraŭ 177 voĉoj.

En la sekva jaro oni sendis tripersonan komision al Mau-ebenaĵo por inspektado. La inspektoroj opiniis la landon tro danĝera, ĉar ekzistis tie leonoj kaj aliaj rabobestoj. Aldone ĝi estis priloĝita de multaj masajoj.

Ricevinte la inspektraporton la kongreso decidis en 1905 ĝentile malakcepti la britan proponon. Iuj judoj konsideris tion mison, kaj la Jewish Territorialist Organization (juda teritoria organizaĵo) disiĝis celante fondadon de juda ŝtato ekster Palestino. Malmultaj judoj vere veturis al Kenjo, sed ekloĝis tie en urboj.

Dum la dua mondmilito la propono estis denove farita de Winston Churchill, sed tiam Palestino jam estis elektita kiel juda ŝtato de cionismo.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti