Jakobo, grafo de Wessex

filo de Eduardo kaj Sofia, gedukoj de Edinburgo

Jakobo Aleksandro Filipo Teo Mountbatten/Battenberg-Windsor, angle James Alexander Philip Theo Mountbatten-Windsor, titolata grafo de Wessex, angle earl of Wessex, naskita la 17-an de decembro 2007, do nun 16-jaraĝa, kromnomita viscount Severn de lia naskiĝo ĝis la 10-a de marto 2023, estas membro de la brita reĝa familio. Li estas la plej juna genepo de la eksa reĝino Elizabeto la 2-a kaj la pli juna infano kaj nura filo de princo Eduardo (Edward), duko de Edinburgo kaj Sofia (Sophie), dukino de Edinburgo. Sekve li ankaŭ estas la plej juna nevo de la nuna brita reĝo Karlo la 3-a. Lia fratino estas Luiza Windsor. Ĉe la tempo de sia naskiĝo, li estis 8-a en la linio de heredo al la brita trono; laŭ la stato de oktobro 2023, li estas 15-a en la hereda linio.

Jakobo, grafo de Wessex
Persona informo
James Mountbatten-Windsor, Earl of Wessex
Naskonomo James Alexander Philip Theo Mountbatten-Windsor, Viscount Severn
Naskiĝo 17-an de decembro 2007 (2007-12-17) (16-jaraĝa)
en Frimley Park Hospital
Religio Eklezio de Anglio vd
Lingvoj angla vd
Loĝloko Bagshot Park vd
Ŝtataneco Unuiĝinta Reĝlando (Britio) vd
Alma mater St George's School, Windsor Castle • Eagle House School • Radley College vd
Familio
Dinastio Dinastio Windsor vd
Patro Eduardo, Duko de Edinburgo vd
Patrino Sophie Rhys-Jones vd
Gefratoj Lady Louise Windsor vd
Profesio
Okupo aristokrato • lernanto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Publikaj eventoj redakti

La 6-an de majo 2023, Jakobo ĉeestis la kronadon de lia onklo reĝo Karlo la 3-a en la preĝejo de la abatejo Westminster, kun la resto de la reĝa familio. Dum la procesio de la abatejo Westminster al la palaco Buckingham, li veturis en unu el la ĉevalo-tiritaj kaleŝoj kun siaj gepatroj kaj fratino. La sekvan tagon ili ĉeestis la Kronadan Koncerton ĉe la kastelo Windsor.[1]

Referencoj redakti

  • Por la unua versio de tiu-ĉi teksto uziĝis traduko kaj adapto de du sekcioj el la koncerna anglalingva artikolo de la 18-a de majo 2023