Jakobo Piso (pro. piso) estis verŝajne saksadevena humanista politikisto, poeto en Hungario naskita en Medgyes en 1470? kaj mortinta en Pozsony en 1527.

Jakobo Piso
Persona informo
Naskiĝo 30-an de novembro 1469 (1469-11-30)
Morto 30-an de novembro 1526 (1526-11-30) (57-jaraĝa)
Profesio
Okupo politikisto vd
vdr

Biografio redakti

Jakobo Piso konatiĝis kun Erasmo de Roterdamo en Romo en 1507 kaj ili korespondadis unu kun alia. En 1514 li estis en Pollando kiel sendito. De 1515 li estis ĉedoma instruisto de reĝo Ludoviko la 2-a (Hungario), preposto de Peĉo, poste sekretario de kancelario. Lia domo en Buda estis la centro de erasmistoj. Maksimiliano la 1-a kronigis lin poeta laureatus.

Fonto redakti