Jamajka Olimpika Asocio

nacia olimpika komitato reprezentanta Jamajkon

La Jamajka Olimpika Asocio, (angle Jamaica Olympic Association) estas neprofitdona organizaĵo kreita en 1936 kaj rekonita samjare[1], kiu funkcias kiel la Nacia Olimpika Komitato (NOK) de Jamajko. Kiel NOK, la Jamajka Olimpika Komitato celas subteni jamajkajn atletojn partopreni en Olimpikoj, Tut-Amerikaj Ludoj kaj Ludoj de la Komunumo de Nacioj. Krome ĝia celo estas ĝenerale subteni sporton en Jamajko kaj teorie organizi tiujn Olimpikajn Ludojn, kiuj okazus en la lando. Jamajko tamen ĝis nun ankoraŭ neniam organizis Olimpikon.

Jamajka Olimpika Asocio
Nacia Olimpika Komitato Redakti la valoron en Wikidata
Komenco 1936
Lando(j) Jamajko vd
Sidejo Kingstono, Jamajko
Retejo Oficiala retejo
vdr

Emblemo variigita

redakti

Cetere la emblemo de la asocio, kiu konsistas el blu-blanka variaĵo de la nacia blazono ŝvebanta super la olimpikaj ringoj kun iom la blankaj randoj, nun estas kopirajte protektita, kaj nur uzeblus en vikipedio laŭ striktaj limigoj, se tute ne eblus alternativo. Tial jen dekstre bildiĝas iom libera grafika interpreto de la emblemo, kiu komplete estas publika havaĵo.

Referencoj

redakti

Eksteraj ligiloj

redakti
 
la teamo en la malferma festo de la Somera Olimpiko 2012
 
kaj jen en la Somera Olimpiko 2016