Jamajko en la Somera Olimpiko 2024

nacia teamo de atletoj en la Somera Olimpiko 2024 en Parizo

La sportista teamo de Jamajko konkurencis en la Somera Olimpiko 2024 de la 26-a de julio ĝis la 11-a de aŭgusto 2024 en Parizo, Francio, Eŭropa Unio. Temis pri la entute 20-a partopreno en Someraj Olimpikoj.

Jamajko en la Olimpikoj

Flago de Jamajko
IOK-kodo  JAM
NOK Jamajka Olimpika Asocio
Retejowww.joa.org.jm (angle)
Somera Olimpiko 2024 en Parizo
58 sportistoj en 4 disciplinoj (fakoj)
Flagoportanto Josh Kirlew kaj Shanieka Ricketts
Medaloj
Rango: #44
oro
1
arĝento
3
bronzo
2
sumo
6
Olimpika historio (detaloj)
Someraj Olimpikoj

1948 · 1952 · 1956 · 1960* · 1964 · 1968 · 1972 · 1976 · 1980 · 1984 · 1988 · 1992 · 1996 · 2000 · 2004 · 2008 · 2012 · 2016 · 2020 · 2024

* kiel parto de la Federacio de Karibaj Insuloj
Vintraj Olimpikoj
1988 · 1992 · 19941998 · 2002 · 2006 · 2010 · 2014 · 2018 · 2022

Konkuris sume 58 jamajkaj atletoj en 4 sportaj disciplinoj. La 24-an de julio la nacia komitato anoncis, ke la teamaj flagoportantoj en la inaŭgura ceremonio estas la naĝisto Josh Kirlew kaj atletino Shanieka Ricketts specialiĝinta pri triobla salto.[1]

La teamo sume atingis 6 medalojn, oran, 3 arĝentajn kaj 2 bronzajn, kaj sekve ricevis la 44-an rangon (kune kun du aliaj teamoj).

Medalistoj

redakti
Medalo Nomo Disciplino Evento Dato
  Arĝento Shanieka Ricketts atletiko ina trisalto 3-a de aŭgusto
  Bronzo Rajindra Campbell atletiko vira globoĵeto 3-a de aŭgusto

Jen nur la komenco, laŭ la stato fine de la 4-a de aŭgusto.

Referencoj

redakti

Eksteraj ligiloj

redakti