James Carter

usona muzikisto

James CARTER (naskiĝis la 3-an de januaro 1969 en Detrojto, Michigan) estas usona saksofonisto kaj reprezentanto de modern-kreema ĵazo.

James Carter
Persona informo
Naskiĝo 3-an de januaro 1969 (1969-01-03) (55-jaraĝa)
en Detrojto
Ŝtataneco Usono
Okupo
Okupo saksofonisto • ĵazmuzikisto
TTT
Retejo http://www.jamescarterlive.com/
vdr
James Carter, Bad Ischl 2006

Vivo kaj verkado redakti

Carter famiĝis en la 1990-aj jaroj pro sia malrigida traktado de ĵazo. Ekzemple krom siaj tradicie verkitaj ĵazaj normkantoj sur siaj albumoj li aŭdigas ankaŭ proprajn komponaĵojn, en kiuj li generas personan per uzado de grumblego, grandaj intervalsaltoj kaj aliaj maltipaj sonefektoj. Alie ol la plej multaj ĵazsaksofonistoj Carter ludas la tutan familion de saksofonoj, nome bas-, bariton-, aldo-, tenor-, sopran- kaj f-mezo-saksofonojn. Krom tio li ludas basklarneton.

Diskoj redakti

  • JC on the Set (1994, Sony/Columbia)
  • Jurassic Classics (1995, Sony/Columbia)
  • The Real Quietstorm (1995, Atlantic)
  • Conversion with the Elders (1996, Atlantic) kun Tani Tabal
  • In Carterian Fashion (1998)
  • Layin' the Cut (2000, Atlantic)
  • Chasin' the Gypsy (2000)
  • Gardenias for Lady Day (2003)
  • Live at Baker's Keyboard Lounge (2004, Warner Brothers)
  • Out of Nowhere (2005)
  • Present Tense (2008 Universal)
  • Caribbean Rhapsody (komponaĵo de Roberto Sierra)
  • At the Crossroads (Emarcy Records, 2011)

Eksteraj ligiloj redakti