James Fallows
James FALLOWS (n. 2-an de aŭgusto 1949 en Filadelfio, Pensilvanio) estas usona ĵurnalisto de teksto kaj radio kiu laboris ĉe The Atlantic Monthly dum pluraj jaroj kaj verkis naŭ libroj. Fallows kaj sia familio lernis Esperanton, do ĝi ebligis eniri Ĉinion, por partopreni en la 1986 Universala Kongreso en Pekino[1], priverkita en lia libro Postcards from Tomorrow Square: Reports from China ("Poŝtkartoj de Morgaŭa Placo: Raportoj de Ĉinio").
Li verkis artikolojn por la usonaj gazetoj Slate, Magazino de The New York Times, The New York Review of Books, The New Yorker, The American Prospect, kaj aliaj. Li ankaŭ estis la ĉefa diskurso-verkisto de usona prezidento Jimmy Carter dum la unuaj du jaroj de lia prezidenteco, la plej juna verkisto havante tiun postenon. Plue li verkis por usona politikisto Ralph Nader.
Verkaro
redakti- The Water Lords: Ralph Nader's study group report on industry and environmental crisis in Savannah, Georgia (1971). ISBN 0-670-75160-X
- Who Runs Congress (1972).
- National Defense (1981). ISBN 0-394-51824-1
- More Like Us: Making America Great Again (1989). ISBN 0-395-49857-0
- Looking at the Sun: The Rise of the New East Asian Economic and Political System (1994). (reeldonita, 1995) ISBN 0-679-76162-4
- Breaking the News: How the Media Undermine American Democracy (1996). ISBN 0-679-44209-X. Vintage Paperback (1997) ISBN 0-679-75856-9
- Free Flight: Inventing the Future of Travel (2001). ISBN 1-58648-140-1
- Blind into Baghdad: America's War in Iraq (2006). ISBN 978-0-307-27796-1
- Postcards from Tomorrow Square: Reports from China ISBN 978-0-307-47262-5
Eksteraj ligiloj
redakti- Oficiala retejo (angla)
Referencoj
redakti- ↑ https://archive.is/20120529020601/www.iht.com/articles/2009/03/03/arts/IDSIDE7.php "Illuminating portraits of China" (anglalingva recenzo de libro)