Jamunotri estas glaĉero kaj fonto de la rivero Jamuno kaj la sidejo de la diino Jamuno en Hinduismo. Ĝi estas sur alto de 3,293 metroj en Garhŭala Himalajo kaj proksimume je 30 kilometroj norde de Utarkaŝi, nome sidejo de la Utarkaŝi distrikto en la Garhŭal Divizio de Utarakando, Barato. Ĝi estas unu el la kvar pilgrimejoj de Ĉhota Ĉar Dham en Barato kun Gangotri, Kedarnath, kaj Badrinath. La sanktejo de Jamunotri, fonto de la rivero Jamuno, estas la plej okcidenta adorejo en Garhŭala Himalajo, sur la pinto de flanko de Bandar Poonĉ Parvat. La ĉefa altiro en Jamunotri estas la templo dediĉita al la diino Jamuno kaj la sanktaj termaj fontoj de Janki Ĉatti (7 km for).[1]

Jamunotri
vidindaĵo
Bazaj informoj
Fluo
Geografio
vdr

La aktuala fonto, frostigita lago de glacio kaj glaĉero (Ĉampasar Glaĉero) situa en la monto Kalind je alto de 4,421 m super marnivelo, ĉirkaŭ 1 km suprenp, ne estas ĝenerale vizitita ĉar ĝi ne estas facile alirebla; tiel la adorejo estis metita sur la piedo de la monto. La alproksimiĝo estas tre malfacila kaj tial la pilgrimantoj proponas oferojn en la templo mem.

La templo de Jamunotri estis konstruita de Maharani Guleria de Ĝajpuro en la 19-a jarcento.[2]

La templo de Jamuno, sur la maldekstra bordo de Jamuno, estis konstruita de la Maharaĝo Pratap Ŝah de Tehri Garhŭal. La diaĵo estas farita el nigra marmoro. La rivero Jamuno, kiel Gango, estis altigita al la statuso de dia patrino fare de Hinduistoj kaj estas konsiderata responsa pri la nutrado kaj disvolvigo de la hindia civilizacio.

Ĉe la templo estas varmaj fontoj kiuj venas el la montokavaĵoj. Surĝa Kund estas la plej grava "kund". Ĉe Surĝa Kund estas "ŝila" nomita Divĝa Ŝila, kiu estas adorata antaŭ la propono de oferoj al la diino. Devotoj preparas rizon kaj terpomoj, ligitaj en tolo, kiel ofero en la adorejo metante tion en la varmaj fontoj. Tiel kuirita rizo estas kunportita reen hejmen kiel "prasadam". La "pujari" de Jamunotri venas al la vilaĝo Ĥarsali ĉe Janki Ĉatti. Ili estas la administristoj de la sankta loko kaj plenumas la religiajn ritojn. Ili estas fakuloj pri "Ŝastra".

31° 01′ Nordo 78° 27′ Oriento / 31.01 °N, 78.45 °O / 31.01; 78.45 (mapo)Koordinatoj: 31° 01′ Nordo 78° 27′ Oriento / 31.01 °N, 78.45 °O / 31.01; 78.45 (mapo)

Notoj redakti