Ĝermolisto de slovakaj esperantistoj

Listartikolo en Vikipedio
(Alidirektita el Jan Lamačka)
Enhavo: A B C Ĉ D E F G Ĝ H Ĥ I J Ĵ K L M N O P R S Ŝ T U Ŭ V Z

B redakti

Stefano Blanár redakti

Stefano Blanár (naskiĝis 1923, mortis la 29-a de majo 1949) estis esperantisto en Nové Mesto nad Váhom.

C redakti

Peter Cmarko redakti

Peter CMARKO (naskiĝis en 1951, mortis 18-an de julio 1997) estis slovaka esperantisto de Bratislavo. Li estis dumviva membro de UEA.

F redakti

Magdaléna Feifičová redakti

Magdaléna FEIFIČOVÁ (naskiĝis la 26-an de decembro 1960) estas slovaka esperantisto. Ŝi redaktis la gazeton Esperantisto Slovaka.

H redakti

Ondrej Hoffmann redakti

Ondrej HOFFMANN (mortis la 2-an de majo 2000, 89-jara) estis slovaka esperantisto. Post la dua mondmilito li metis la bazan ŝtonon de la Esperanta movado en Liptovský Mikuláš (Slovakio) kaj ties regiono.

K redakti

Amália Kremer redakti

Amália Kremer (mortis la 3-an de aprilo 1950, 70-jara) estis slovaka esperantisto.

L redakti

Jan Lamačka redakti

Jan LAMAČKA (maskiĝis en 1919, mortis la 2-an de decembro 1994) estis slovaka esperantisto, redaktoro, kursestro, preleganto, publicisto kaj gvidanto de gazetaj rubrikoj.