Ĝermolisto de slovakaj esperantistoj
Enhavo: | A B C Ĉ D E F G Ĝ H Ĥ I J Ĵ K L M N O P R S Ŝ T U Ŭ V Z |
B
redaktiStefano Blanár
redaktiStefano Blanár (naskiĝis 1923, mortis la 29-a de majo 1949) estis esperantisto en Nové Mesto nad Váhom.
C
redaktiPeter CMARKO (naskiĝis en 1951, mortis 18-an de julio 1997) estis slovaka esperantisto de Bratislavo. Li estis dumviva membro de UEA.
F
redaktiMagdaléna FEIFIČOVÁ (naskiĝis la 26-an de decembro 1960) estas slovaka esperantisto. Ŝi redaktis la gazeton Esperantisto Slovaka.
H
redaktiOndrej HOFFMANN (mortis la 2-an de majo 2000, 89-jara) estis slovaka esperantisto. Post la dua mondmilito li metis la bazan ŝtonon de la Esperanta movado en Liptovský Mikuláš (Slovakio) kaj ties regiono.
K
redaktiAmália Kremer
redaktiAmália Kremer (mortis la 3-an de aprilo 1950, 70-jara) estis slovaka esperantisto.
L
redaktiJan LAMAČKA (naskiĝis en 1919, mortis la 2-an de decembro 1994) estis slovaka esperantisto, redaktoro, kursestro, preleganto, publicisto kaj gvidanto de gazetaj rubrikoj.