Jan la 1-a (Brabanto)
(Alidirektita el Jan la 1-a de Brabanto)
Jan la 1-a (naskiĝis eble en 1254 en Bruselo; mortis la 3-an de majo 1294, eble en Antverpeno) estis duko de Brabanto de 1267 ĝis 1294 kaj de Limburgo de 1288 ĝis 1294.
Jan estis filo de Henriko la 3-a kaj Adelajda de Burgonjo. Li sekvis sian mensmalsanan pli aĝan fraton Henriko la 4-a, kiu estis repuŝita de la trono fare de sia patrino-regentino. Li edziĝis en 1273 kun Margareta de Dampierre, filino de la flandra grafo Gwijde de Dampierre. Lia unua edzino, Margareta, filino de Ludoviko la 9-a (Francio), mortis en 1271 post apenaŭ unu jaro da geedziĝo. Jan estis patro de:
- Gotfredo (-1283)
- Jan la 2-a (Brabanto) (1275-1312)
- Margareta (Brabanto) (1276-1311), kiu en 1292 edziniĝis kun Henriko la 7-a de Luksemburgio (-1313)
- Maria, kiu en 1305 edziniĝis kun la grafo Amadeo la 5-a de Savojo (1253-1323)