Jan van Essen kaj Hendrik Vos

Jan van Essen kaj Hendrik VosVoes, estis la du unuaj luteranaj martiroj ekzekutitaj pro ordono de la Koncilio de Brabanto pro sia aliĝo al la reformacia doktrino. Ili estis bruligitaj sur stiparo en Bruselo la 1an de Julio 1523.[1]

Essen kaj Vos estis monaĥoj de Aŭgustenanoj en la Monaĥejo de Sankta Aŭgusteno en Antverpeno. Kiam en 1522 ĉiuj tieaj monaĥoj publike profesis Luteran doktrinon, la episkopo de Cambrai ordonis ilian areston kaj enprizonigon en Vilvorde, kie ili estis pridemanditaj fare de Jacob van Hoogstraten el Kolonjo kaj aliaj katolikoj. Kiam la the monaĥoj konstatis, ke ili riskas esti bruligitaj vivaj se ili ne pentas, ĉiuj escepte tri — nome Jan van Essen, Hendrik Vos, kaj Lampertus Thorn — pentis. La pentintoj estis liberigitaj, sed ne redonitaj al la Monaĥejo, kiu fakte estis malvalidigita kaj tuj detruita.[2]

La tri insistintoj estis denove prodemanditaj. Thorn petis prokraston por studi la skribaĵojn. Essen kaj Vos estis bruligitaj en la ĉefa placo de Bruselo. La akuzoj ne estis laŭte legitaj, kiel estis la kutimo, plej verŝajne por eviti la disvastigon de la luteranaj kredoj.[3] Thron restis en prizono kvin jarojn kaj tie li mortis en 1528.[4]

Je la ekkono pri la ekzekutoj, Marteno Lutero verkis tion kiu estas konsiderita lia unua himno, "Ein neues Lied wir heben an".[5]

NotojRedakti

  1. Frick, C. J. Herman (1853). "Heinrich Voes and Johannes Esch:'They seem like roses to me' [Voes on the pyre]". Martyrs of the Evangelical-Lutheran Church (3a eld.). Saint Louis: M. Neidner.
  2. D’Aubignés, Merle (1843). History of the Reformation of the sixteenth century. Philadelphia.
  3. Julian, John (1907). Dictionary of hymnology. London: J. Murray.
  4. Tappert, Theodore (1955). Letters of spiritual counsel. Westminster Press.
  5. Vidu Luther, Martin (1523). "Ein neues Lied wir heben an". Musicanet. Alirita la 16an de Majo 2021.