Janina Kotarbińska

pola filozofino kaj logikistino

Janina Kotarbińska, konata ankaŭ kiel Dina Sztejnbarg-Kamińska (naskiĝis la 19-an de januaro 1901 en Varsovio, mortis la 2-an de januaro 1997 samloke) – pola filozofino kaj logikistino, ligita kun Lvova-Varsovia skolo. Edzino de Tadeusz Kotarbiński.

Janina Kotarbińska
Persona informo
Janina Kotarbińska
Naskiĝo 19-an de januaro 1901 (1901-01-19)
en Varsovio
Morto 2-an de januaro 1997 (1997-01-02) (95-jaraĝa)
en Varsovio
Lingvoj pola vd
Ŝtataneco Pollando Redakti la valoron en Wikidata vd
Familio
Edz(in)o Tadeusz Kotarbiński Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupo logikisto
filozofo
universitata instruisto Redakti la valoron en Wikidata vd
Laborkampo Filozofio, logiko kaj scienca metodologio Redakti la valoron en Wikidata vd
Filozofo
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

En la jaroj 1945–1951 profesoro de Lodza Universitato. Ekde 1951 en Varsovio.

Sciencaj interesiĝoj de Kotarbińska koncentriĝis ĉefe pri problemoj de la nuntempa logiko kaj metodologio de la sciencoj, kaj precipe pri problemaro de la teorio de signo, kaj pri esplorado pri ekster formalaj kondiĉoj de la korekteco de la rolo de logiko aplikata en empiriaj sciencoj, aparte natursciencoj.

Elektita bibliografio

redakti

Kiel Dina Sztejnbarg

redakti
  • O tzw. konieczności związków przyrodzonych (1931)
  • Zagadnienie indeterminizmu na terenie fizyki (1932)
  • Zagadnienie indeterminizmu na terenie biologii (1932)
  • Zagadnienie indeterminizmu na terenie nauk humanistycznych (1933)
  • O pojęciu przypadku (1934)

Kiel Janina Kotarbińska

redakti
  • Definicja (Difino) (1955)
  • Pojęcie znaku (Nocio de signo) (1956)
  • Tak zwana definicja dejktyczna (1959)
  • Kontrowersja: dedukcjonizm, indukcjonizm (Kontroversio: deduktismo, induktismo) (1961)
  • Spór o granice stosowalności metod logicznych (Disputo pri aplikec-limoj de logikaj metodoj) (1964)
  • Kłopoty z istnieniem (Embarasoj pri ekzisto) (1967)

Vidu ankaŭ

redakti

Bibliografio

redakti
  • Wielka Encyklopedia Powszechna PWN (1962-1969)