Jazdanismo estas rigardata kiel religia miksaĵo de lokaj kurdaj kredoj kaj islama sufiisma doktrino enkondukita en Kurdio fare de Adi ibn Musafir en la 12-a jarcento. Nomita ankaŭ kiel Kulto de Anĝeloj, estas proponita ankaŭ kiel antaŭ-islama, indiĝena religio de Kurdoj. La termino estis enkondukita de la kurda fakulo Mehrdad Izadi por reprezenti tion kion li konsideras la "originala" religio de Kurdoj.[1]

Jazdanismo
marĝena teorio • prihistoria falsado • Urreligion
religio
vdr
Jezidoj.

Laŭ Izadi, Jazdanismo estas nuntempe pluigita en la nomigoj Jezidoj, Jarsanismo kaj Iŝikisma Alevismo.[2] La tri tradicioj enmetitaj sub la termino Jazdanismo estas ĉefe praktikita en relative izolataj komunumoj; el Ĥorasano ĝis Anatolio kaj partoj de okcidenta Irano.

La koncepto de Jazdanismo trovis ampleksan percepton kaj en kaj tra diskursoj de Kurda naciismo, sed estis disputita de aliaj agnoskitaj fakuloj de Iranaj religioj. Bone establitaj, tamen, estas la "rimarkindaj" kaj "seneraraj" similaĵoj inter la Jezidoj kaj la Jarsananoj aŭ Ahl-e Haqq,[3] kelkaj el kuj estas komprenitaj kiel elementoj de antikva kredo kiu estis probable dominanta inter Okcidentaj irananoj[1] kaj ligitaj al praktikoj de antaŭ-zoroastrisma mitraisma religio.[4] Mehrdad Izadi difinas Jazdanismon kiel antikva hurita religio kaj asertas, ke la regno Mitano povus esti enkondukinta kelkajn el la vedaj tradicioj kiu ŝajnas manifestitaj en Jazdanismo.[5]

Notoj redakti

  1. 1,0 1,1 Foltz, Richard. "Two Kurdish Sects: The Yezidis and the Yaresan". Arkivigite je 2015-02-04 per la retarkivo Wayback Machine Religions of Iran: From Prehistory to the Present. p. 219. ISBN 978-1-78074-307-3.
  2. Izady, 1992. pp. 170 passim
  3. Kreyenbroek 1995, pp. 54; 59.
  4. Foltz, Richard. “Mithra and Mithraism”, Religions of Iran: From Prehistory to the Present. ISBN 978-1-78074-307-3.
  5. Exploring Kurdish Origins.

Bibliografio redakti