Malfermi la ĉefan menuon

Jean-Alban Bergonié (7-an de oktobro 1857[1] en Casseneuil - 1925 en ?) estis franca kuracisto, pioniro de la radioterapio, unu el la iniciatintoj en la fondo de kontraŭkanceraj centroj.

Jam 26-jara, Jean Alban Bergonié doktoriĝis pri medicino kaj, samjare, agragaciiĝis pri medicina fiziko. En 1895, kelkajn semajnojn post Rentgeno, li publikigis siajn laboraĵojn pri la x-radioj cele al ilia medicina aplikado. Natura leĝo malkovrita de li kaj de kunlaboranto pri la sentemeco al la x-radioj de la ĉeloj, kiuj konsistigas la histon de organismo, ricevis la nomon "Loi de Bergonié et Tribondeau" (Leĝo de Bergonié kaj Tribondeau). Li okupis la unuan katedron de Francio pri elektra medicino.

Bergonié starigis la bazojn de surradiado de la malignaj tumoroj, t.e. de la radioterapio. Li estis ankaŭ antaŭulo pri milita kirurgio. Jam en 1898, li interesiĝis pri uzado de x-radioj por detekti pafaĵojn (kuglojn, obussplitojn, k.s.) kaj tiel faciligi ilian eltiron per elektrovibrilo. En 1914, 57-jara, li petis postenon en la kirurgiaj hospitaloj en proksimeco de la batalfronto. Multaj vunditoj estis savitaj per la elektro-vibrilo, kiun li unuafoje uzis (fotoj estas videblaj ĉe "electrovibreur de Bergonié". Pri tio atestas pli ol 300 raportoj pri operacioj. Jam en 1905, li maltrankviliĝis pri la danĝero de la x-radioj kaj zorgis pri ŝirmado de la pacientoj kontraŭ ili. Tamen li ne atentis pri si mem tiel ke, en 1912, necesis amputi lin je fingro de la dekstra mano pro kancero kiu rezultis el x-radiado. En 1922, li estis amputita je la tuta brako, tro malfrue por malhelpi pulman metastazon pro kiu li mortis en 1925.

Bergonié alportis multon al la fiziologio. Li okupiĝis ankaŭ pri laborterapio, pri militvunditoj, kaj pri la kuracado de obezeco (dikventreco). Li estis, en 1903, unu el la organizintoj de la 1a kongreso de medicino en Egiptio. Dank'al li fondiĝis kontraŭkanceraj centroj. En tio li ricevis helpon de sia amiko Paul Strauss, tiam ministro pri higieno, socia kaj preventa asistado.

Regiona kontraŭkancera centro de Bordozo kaj Sud-Okcidenta Francio estis oficiale kreita la 3-an de februaro 1923 cele al profilaktiko (preventado) kaj pritraktado de la kancero. Ĝi troviĝis unue en la bordoza hospitalo Saint-André (Sankta Andreo). Konstruaĵo planita de Bergonié mem estis konstruita inter 1925 kaj 1931 sur tereno de 1500 m² malavare donacita de D-ro Soulié. Tuj post la forpaso de D-ro Bergonié, la 2-an de januaro 1925, ĝi ricevis la nomon "Fondation Bergonié" (Fondaĵo Bergonié) kaj, fine, en 1995, " Institut Bergonié", kies adreso estas : 229 Cours de l'Argonne, 33076 Bordeaux Cedex. La 7-nivela konstruaĵo etendiĝis sur 352 m² kaj ebligis enhospitaligon de ĉirkaŭ 45 kanceruloj. La administraj servoj estis lokigitaj en apuda konstruaĵo, kaj dekduo da kuracistoj konsistigis medicinan kaj sciencan skipon sub direktado de Profesoro Georges Réchou.

Bergonié interesiĝis pri multaj aferoj, i.a. vojaĝoj, biciklado kaj ĉasado. Subtenanto de Esperanto li fondis kaj prezidis la bordozan Esperanto-Grupon. Al Pierre Corret, kiu petis lian opinion kiam li preparis sian disertacion por doktoriĝo en Medicino pri la temo "Utilité et possibilité de l'adoption d'une langue internationale auxiliaire en médecine" (1908) , li respondis :

"La utileco de alpreno de internacia helplingvo en medicino ne povas, mi kredas, esti pridubita. Ĝi estas brila kaj fariĝas ĉiutage pli kaj pli urĝa necesaĵo. Pri unu aparta punkto de tiu vasta demando oni povas demonstri tion : Kun la pli kaj pli densa specialigo ĉiutage okazanta, ĉiuj periodaĵoj pri specialaĵo estas legendaj fare de ĉiu fakulo pri tiu specialaĵo. Nu, kiel eblas fruktodone legi tiujn periodaĵojn (almenaŭ 10 por la specialaĵoj malplej disvastigitaj), se ĉiu estas skribita en aparta lingvo? Jen pri la nesufiĉeco de poliglotismo. La specialistoj havas tiom pli da intereso informiĝi pri la malkovroj kaj la progresoj en rilato kun ilia specialaĵo ke tiu ĉi estas pli mallarĝa. Necesas rapide kaj ekzakte koni por pli bone apliki aŭ serĉadi. Nu, tiuj kiuj ne scipovas la lingvojn estas handikapitaj rilate la aliajn, kaj tiuj kiuj scipovas ilin (?) estas devigataj al daŭra trejniĝo kies tempo estus pli bone uzebla en esplorado. Kiom pli bone estus se ĉiu aŭtoro povus fari resumon pri sia memuaro en helplingvo, kiun publikigus la periodaĵo samtempe kiel la originala memuaro. La memreferaĵoj skribitaj kaj komprenataj de ĉiuj, kia revo ! Tio estas tamen realigebla danke al la helplingvo !"

BibliografioRedakti

  • "J.A. Bergonie, défenseur d'une langue auxiliaire internationale en médecine". J.M. Dilhuydy, J. Amouroux, P. Perdraud kaj C. Lagarde : Bulletin du Cancer, Elsevier, Paris, 1989, p. 1133-1136
  • "Jean-Alban Bergonié, Professeur de Médecine. L'Homme, Le Savant, Le Visionnaire". Paul Blanquet kaj Guy Delorme. Bordeaux : eld. La Mémoire de Bordeaux, de la communauté urbaine et de ses communes. 2000/01. ISBN 2913096115
  • "Jean Bergonié (1857-1925) - Un grand médecin en son temps". Bernard Hoerni. Eld. FrisonRoche. ISBN 978-2-352-85015-1ISBN. 2007/09. Editions Glyphe - 335 p. 16x24 cm.
  1. http://cths.fr/an/prosopo.php?id=118920