Jean-Frédéric Waldeck

Jean Frédéric Maximilien de WALDECKJean Frédérich MaximilienJohann Friedrich Maximilian, grafon de Waldeck aŭ Friedrich von Waldeck (Prago, 16a aŭ 17a de Marto 1766 – Parizo, 30a de Aprilo aŭ Majo 1875) estis franca antikvaĵisto, kartografo, artisto (portretisto kaj aŭtoro de historiaj pentraĵoj) kaj esploristo. Li vivis pli ol 109 jaroj.[1]

Jean-Frédéric Waldeck
Persona informo
Naskonomo Jean-Frédéric Maximilien de Waldeck
Naskiĝo 16-an de marto 1766 (1766-03-16)
en Prago
Morto 29-an de aprilo 1875 (1875-04-29) (109-jaraĝa)
en 18-a arondismento de Parizo
Lingvoj franca
Ŝtataneco Francio
Subskribo Jean-Frédéric Waldeck
Okupo
Okupo esploristo • litografisto • arkeologoAntikvaĵistokartografo • pentristo • verkisto • vojaĝisto • desegnisto
vdr

Li mem rakontis multajn detalojn de aventura vivo kun multaj gravuloj en multaj lokoj de la tuta mondo kiel en Afriko kaj en Ameriko, sed nenio dokumentis nek konfirmis tion.[2] Waldeck ja kontribuis klare al la kulturo siaepoka, nome savis kaj publikigis la rimarkindajn pornografiajn bildojn de I Modi, fama libro erotisma de la Itala renesanco atribuita al Giulio Romano kaj al Marcantonio Raimondi, kaj grave kontribuis al la arkeologio per siaj desegnoj de la kulturoj de Mezameriko faritaj dum siaj esploroj de antaŭkolumbaj kuŝejoj en Meksiko, ĉefe de la majaa kulturo. Tamen, kelkaj eraroj en liaj ilustraĵoj helpis la disvastigon de nesciencaj kredoj pri tiu civilizacio.

La unuaj kontaktoj de Waldeck kun la arto de Mezameriko ŝajne okazis pro dungo fare de Lord Kingsborough por realigi gravuraĵojn de la antaŭkolumba urbo Palenque. Lia laboro estis bonkvalita sed li klare tendencis aperigi la majaajn restaĵojn simile al la arkeologiaj monumentoj de la Antikva Egipto, kongrue kun la deziro de lia patrono (Kingsborough), en la senco ke la mezamerikaj kulturoj estis forte ligitaj en sia deveno al tiuj de Mezoriento (ekzemple li inkludis bildojn elefantecajn) kaj ke fakte la indiĝenoj de Ameriko estas posteuloj de unu de la Dek Perditaj Triboj de Israelo.[3]

Notoj redakti

  1. Bénézit, E. (1976). Dictionnaire critique et documentaire des peintres, sculpteurs, dessinateurs et graveurs. Librairie Gründ. pp. 608 (10: STY-ZYW). ISBN 2-7000-0158-3.
  2. Tovar de Teresa, Guillermo (1997). Repertory of Artists in Mexico: Plastic and Decorative Arts. México: Grupo Financiero Bancomer. pp. 404 (t. III: P-Z). ISBN 9686258655.
  3. Phillips, Hannah (8a de majo 2013). AM Adam Matthew A SAGE Company, eld. «Misrepresenting the Mayans: the art of Jean-Frédéric Waldeck». UK. 27a de septembro 2014.

Bibliografio redakti

  • Baudez, C. F., 1993: Jean-Frédéric Waldeck, peintre : le premier explorateur des ruines mayas. Hazan, París.
  • Brasseur de Bourbourg, É. C., 1866: Monuments anciens de Mexique : Palenqué et autres ruines de l'anc. civilisation du Mexique, París. (Ilustraĵoj de Waldeck.)
  • Brunhouse, Robert L., 1973: In Search of the Maya: The First Archaeologists. University of New Mexico Press. Albuquerque. (Ĉapitro pri Waldeck.)
  • Cabrera Bernat, Ciprián Aurelio (1987). Instituto de Cultura de Tabasco, eld. Viajeros en Tabasco: Textos (1ra. edición). Villahermosa, Tabasco: Instituto de Cultura de Tabasco. ISBN 968-889-107-X.
  • Cline, Howard F., 1947: The Apocryphal Early Career of J. F. de Waldeck, Pioneer Americanist. Acta Americana. Tome V, pp. 278–299.
  • Del Rio, A., 1822: Report of Antonio del Río to Don José Estachería, Brigadier, Governor and Commandant General of the Kingdom of Guatemala, Etc. In Description of the ruins of an ancient city, discovered near Palenque, in the kingdom of Guatemala, pp. 1–21. H. Berthoud and Suttaby Evance and Fox, London. (Ilustraĵoj de Waldeck.)
  • Lawner, L., 1988: I Modi: the sixteen pleasures: an erotic album of the Italian Renaissance: Giulio Romano, Marcantonio Raimondi, Pietro Aretino, and Count Jean-Frederic-Maximilien de Waldeck. Northwestern University, Evanston, Illinois.
  • Le Fur, Y., 2006: D'un regard l'autre : histoire des regards européens sur l'Afrique, l'Amérique et l'Océanie. Musée du quai Branly, París. (Katalogo de ekspedicio kun ilustraĵoj de Waldeck.)
  • Parsons, L. A. and Jay I. Kislak Foundation, 1993: Columbus to Catherwood, 1494-1844 : 350 years of historic book graphics depicting the islands, Indians, and archaeology of the West Indies, Florida, and Mexico. Kislak bibliographic series ; publication 1. Jay I. Kislak Foundation Inc., Miami Lakes, Fla. (Ilustraĵoj de Waldeck.)
  • Thompson, John Eric, 1927: The Elephant Heads in the Waldeck Manuscripts. Scientific Monthly, No. 25, pp. 392–398. New York.