Jean Baron

rusiljona instruisto kaj esperantisto
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.

Jean BARON (naskiĝis la 12-an de februaro 1868 en Salces, Francio, mortis la 28-an de aprilo 1922 en Ceret, Francio) estis rusiljona instruisto kaj esperantisto.

Jean Baron
Persona informo
Naskiĝo 12-an de februaro 1868 (1868-02-12)
en Salses-le-Château
Morto 28-an de aprilo 1922 (1922-04-28) (54-jaraĝa)
Lingvoj Esperantohispana
Ŝtataneco FrancioHispanio
Okupo
Okupo esperantisto
Esperanto
Esperantisto numero 6598
vdr

En 1902 la Adresaro de esperantistoj de L. L. Zamenhof, notas la enskribiĝon de Jean Baron, instruisto ĉe la lernejo "Paul Bert" de Perpinjano, kun la numero 6598 (eldonejo de 1903). Li estas la unua nord-Kataluno de la listo.

Jean Baron renkontiĝas kun Teodoro Renard kaj Aleksandro Henrion en Ceret. La loka ĵurnalo "L'Indépendant" raportas (20/10/1903): «Oni sciigas al ni ke, pro la inteligenta iniciativo de sinjoroj Renard kaj Henrion, kaj danke al helpo de sinjoro Baron, instruisto, du kursoj (sinjoroj kaj sinjorinoj) estos malfermitaj en Perpinjano, sub la aŭspicioj de la P.A. [Politeknika Asocio]» . La Politeknika Asocio sciigas pri la nova kurso de Jean Baron ĉe la «4 bis rue Neuve» la mardon 24-an de novembro 1903 je la 20-a horo por sinjorinoj kaj junulinoj kaj la vendredon 27-an de novembropor sinjoroj.

Jean Baron kune kun Édouard Agramont, el Ceret, subskribas alvokon favore al Esperanto de la nova Aplec esperantista de Catalunya, kiun ili kunfondas. La sekvan jaron 1905, Jean Baron estas sekretario de la «Section de Groupe Espérantiste de Catalogne», la sekcio de Aplec en Perpinjano.

La 21-an de januaro 1905, ĉe la Politeknika Asocio, Jean Baron instruas novan kurson pri legado kaj parolado. La saman jaron, 24-an – 25-an de aprilo li partoprenas en la Ĝenerala Kunveno de la «Federació esperantista de Catalunya» (plia nomo de Aplec) en Barcelono.

Samjare, kiam rekomenciĝas la lernojaro, li instruas dunivelan gean kurson, kaj ekde decembro, ĉiun dimanĉon matene, ankaŭ ĉe la laborborso de Perpinjano.

En 1907 Jean Baron, nome de la Asocio Politeknika, instruas kurson de komerca Esperanto ĉe la lernejo Lavoisier en Perpinjano.

En 1909 li partoprenas en la 5-a Universala Kongreso en Barcelono.

En 1911 Jean Baron iĝas prezidanto de la «Groupe espérantiste» de Perpinjano.

La jarojn 1912-1913, li instruas kun Émile Bellsola.

En 1913 li starigas kurson ĉe la lernejo "Racine" en Perpinjano.

En aŭgusto 1914, li aliĝas al la 10-a Universala Kongreso en Parizo, kiu ne okazis pro la militdeklaro.

En 1920, Jean Baron iĝas Honora Prezidanto de la Grupo Esperanto.

Fonto redakti

El la verko de Jean Amouroux Histoire du mouvement espérantiste en Roussillon, Revuo "Conflent" n° 137, 1985, kun afabla permeso de l'aŭtoro.