Jean Racine

franca dramaturgo
(Alidirektita el Racine)

Jean RACINE (naskiĝis en 1639 en La Ferté-Milon, mortis la 21-an de aprilo 1699 en Parizo) estis tragedia franca poeto kaj dramverkisto de la 17a jarcento, samtempulo de Ludoviko la 14-a kaj de Molière.

Jean Racine
Persona informo
Jean Racine
Naskiĝo 1-an de decembro 1639 (1639-12-01)
en La Ferté-Milon
Morto 21-an de aprilo 1699 (1699-04-21) (59-jaraĝa)
en Parizo
Mortis pro Naturaj kialoj Redakti la valoron en Wikidata vd
Mortis per Hepata kancero Redakti la valoron en Wikidata vd
Tombo Saint-Étienne-du-Mont (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Lingvoj latinafranca vd
Ŝtataneco Reĝlando Francio Redakti la valoron en Wikidata vd
Alma mater Lycée Saint-Louis (en) Traduki
Collège de Beauvais (fr) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Subskribo Jean Racine
Familio
Patro Jean Racine (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Patrino Jeanne Sconin (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Edz(in)o Catherine de Romanet (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Infanoj Jean-Baptiste Racine (en) Traduki, Louis Racine Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupo dramaturgo
libretisto
historiisto
tradukisto
poeto
verkisto Redakti la valoron en Wikidata vd
Verkado
Verkoj Andromaka (Racine) ❦
Phèdre ❦
Athalie ❦
La Thébaïde ❦
Alexandre le Grand ❦
Les Plaideurs ❦
Britannicus ❦
Berenica (Racine) ❦
Bajazet ❦
Mithridate ❦
Iphigénie ❦
Esther vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Biografio redakti

Orfo, li estis akceptata de religiulinoj de Port-Royal, kie li ricevis jansenistan edukon, kio influis lin por lia tuta vivo. En tiu abatejo estis rifuĝo de jansenistaj intelektuloj kaj kultura kerno, kiu ludis gravan rolon en la nasko de la franca Ira Jarcento. Li unue provis agordigi siajn literaturajn ambiciojn kun religia vojo.

Poste li dediĉis sin al teatro el 1655. Li prezentis verkojn La Tebaido (la Thébaïde, 1664), poste Aleksandro la Granda (Alexandre le Grand, 1665), Ĉi tiu tragedio establis la statuson de Racine kiel posteulon de Corneille, sed sian famon li ŝuldis al la granda sukceso de Andromaka (Andromaque, 1667), kiam li lernis la regulojn de la klasika verkado de Boileau, kun kiu li amikiĝis, same kiel kun La Fontaine kaj Molière. Li poste prezentis Britannicus (1669), Berenica (Bérénice, 1670), Bajazet (1672), Mitridato (Mithridate, 1673), Ifigenia en Aulido (Iphigénie en Aulide, 1674), Fedra (Phèdre, 1677).

Nomumita historiografo de la reĝo, reakordiĝinta kun la Jansenistoj, li tiam rezignis pri teatro, post la malsukceso de Phèdre. Sed laŭ peto de Mme de Maintenon, li plu verkis por la lernantoj de Saint-Cyr la bibliajn tragediojn Ester (Esther, 1689) kaj Atalia (Athalie, 1691). La teatro de Racine montras la pasion kiel fata forto kiu detruas kiun ĝi posedas. Realigante la idealon de la klasika tragedio li prezentas agadon simplan, klaran kies cirkonstancoj fontas de la pasio mem de la personoj. Racine ankaŭ verkis unu komedion La pledistoj (Les Plaideurs, 1668), sprita kritiko de la juristaj moroj, kiu estas imitaĵo de "La vespoj" de Aristofano.

Racine daŭre verkis novan tragedion ĉiujare kaj en 1673 estis elektita membro de la Franca Akademio. En 1677, la tragedio Fedra estis enscenigita, konsiderita la ĉefverko de Racine.

Verkaro redakti

La temaro de Racine estas tute mala al tiu de Corneille, li montras homojn, kiaj ili estas, nome ne tiom superhomaj kiuj frontas nekredablajn situaciojn kaj venkas ilin, sed male ili estas homoj en kiuj la volo kaj la racio estas venkitaj per la violento de la pasio; ili estas konsciaj, suferas kaj luktas por rezisti kontraŭ la kruelecon de la destino, sed finfine ili estas venkitaj, kaj tie kuŝas la intenseco de la drama situacio. Laŭ formo, Racine estas antonomazia klasikulo; li kapablas adaptiĝis al la striktaj reguloj kaj de teatro kaj de lingvo. Lia stilo estas facila; la temaro senas je eksterordinaraĵoj kaj malverŝajnaĵoj, kio ĉe Corneille eĉ historiaĵoj estas neverŝajnaĵoj. Athalie estas la idealo de la perfekta drama poemo.

Verkoj en Esperanto redakti

Eksteraj ligiloj redakti