La rojo Jeckenbach estas 20,4 km longa, orografie maldekstra aŭ okcidenta flankrivero de la rivereto Glan en la germana federacia lando Rejnlando-Palatinato.

Jeckenbach
rivero
Bazaj informoj
Situo Rejnlando-Palatinato, Germanio
Rivera reto Rejno
Longeco 20,4 km
Fluo
- Alteco super marnivelo 446 m
Enfluejo apud Meisenheim en la riveron Glan
- Alteco 148 m
Geografio
Trairataj urboj Bexbach, Lauterecken, Meisenheim
Alfluantoj
- Dekstraj Mohrbach, Reichenbach, Lauter (Waldlauter), Odenbach, Talbach
- Maldekstraj Kuselbach, Steinalp, Jeckenbach, Kohlbach, Ohmbach
vdr

Geografio redakti

La rojo fontas je la okcidenta flanko de la monto Distelberg sur alteco de 446 m super marnivelo. La rojo ĉirkaŭfluas en la sudo de la monto kaj poste ĝi fluas precipe orienten. Ĝi pasas la lokojn Unterjeckenbach, Langweiler, Merzweiler, Kappeln, Löllbach, Jeckenbach kaj Breitenheim. Je la suda rando de Meisenheim La Jeckenbach enfluas de dekstro sur alteco de 148 m s. m. en la rivereton Glan.

Sur sia 20,4 km longa vojo ĝi superas altodiferencon de 298 m, kio egalas al meza dekliveco de 14,6 ‰. La akvokolekta areo havas grandecon de 66,786 km².

Flankriveroj redakti

La rojo havas multajn mallongajn flankriverojn. La plej longa estas la rojo Perlebach, kiu havas longecon de 5,7 km kaj akvokolektan areon de 7,355 km². La Asbach estas pli mallonga, sed ĝia akvokolekta areo estas kun 13,228 km² multe pli granda.

Sekvas listo de la flankriveroj de la fonto al la enfluejo. Indikita estas la orografia situo de la enfluejo[1], la longeco[2], la grandeco de la akvokolekta areo[2], la alteco de la enfluejo[1] kaj la Germana Akveja Kodo[2].

nomo
situo
longeco
[km]
akvokolekta areo
[km²]
alteco de la enfluejo
[m. s. m.]
DGKZ
Huschbach maldekstre 2,4 3,692 285 2546922
Perlebach maldekstre 5,7 7,355 229 2546924
Asbach maldekstre 5,5 13,228 205 2546926
Hundsbach maldekstre 5,0 6,357 190 2546928
Deslocherbach maldekstre 1,7 5,868 185 25469292
Rohbach dekstre 2,1 0,969 164 25469294

Medio redakti

La rojo estas malfajnminerala, silikatriĉa mezmontara rojo. La akvostrukturkvalito en la supra parto estas plejparte signife ĝis forte ŝanĝita, en la komunumoj eĉ tre forte. En sia malsupra parto la rojo estas forte ĝis tre forte ŝanĝita. La akvokvalito estas por la tuta rivero malforte poluciita.[2]

Referencoj redakti

  1. 1,0 1,1 Topografische Karte 1:25.000
  2. 2,0 2,1 2,2 2,3 germane Wasserwirtschaftsverwaltung Rheinland Arkivigite je 2018-10-18 per la retarkivo Wayback Machine