Jehuda Pen

belorusa artisto

Jehuda Pen (jide יודל פּעןYudl Pen, naskiĝinta la 24-an de majo[jul.]/ 5-an de junio 1854[greg.] en Zarasai, Litovio, mortinta la 1-an de marto 1937 en Vitebsk, Belorusio) estis litova artisto-pentristo, instruisto kaj elstara reprezentanto de la juda Renesanco en la rusa kaj belorusa arto de la komenco de 20a jarcento. Pen estis verŝajne la plej grava juda pentristo en la rusa imperio. Lia faraĵo egalas la kontribuon de Mark Antokolski al skulptaĵo.

Jehuda Pen
Persona informo
Naskiĝo 5-an de junio 1854 (1854-06-05)
en Zarasai, Vilna gubernio,  Rusia Imperio
Morto 1-an de marto 1937 (1937-03-01) (82-jaraĝa)
en Vicebsko, Belorusa Soveta Socialisma Respubliko,  Sovetunio
Tombo Q4440035
Lingvoj rusajidobelorusa
Ŝtataneco Belorusio
Alma mater Rusia Akademio de Belartoj
Okupo
Okupo pentristo
vdr

Jehuda Pen naskiĝis la 24an de majo (la 5an de junio laŭ nova kalendaro) 1854 en la urbo de Novoaleksandrovsk (nuntempe Zarasai, Litovio, ankaŭ konata en la jida kiel Ezhereni). Li fariĝis orfo je aĝo de 13 kaj ekde 1867 laboris kiel metilernanto en la pentrista domo en Dvinsk (nuntempe Daugavpils, Latvio). En 1879 li translokiĝis al Sankta Peterburgo kie li studis en la akademio de artoj. Post la diplomiĝo en 1886 li revenis al Zarasai. Komence li ne trovis laboron tie, sed poste barono Korf fariĝis lia mecenato.

En 1890 li vizitis Ilja Repin en Vitebsko kaj tie li malfermis la unuan privatan lernejon de desegnado kaj pentrado en la rusa imperio – la juda arta lernejo. Inter la  lernantoj de Pen estis Ilya Mazel, Yefim Minin, Oskar Meshchaninov, Marc Chagall, Ossip Zadkine, Leon Gaspard kaj El Lisickij.

En 1899 li unuafoje ekspoziciis siajn verkojn en Vitebsko kaj en 1908 sekvis ekspozicio en Sankta Peterburgo. Tie li estis allasita al la loka unio de artistoj. Ankaŭ en Sovetunio li sukcesis establiĝi kiel respektita artisto kaj instruisto. En 1927 Pen ricevis la distingaĵon de meritita judan artisto.

La artisto estis mortigita en sia hejmo en Vitebsk dum la nokto de la 28-a de februaro al la 1-a de marto 1937. La cirkonstancoj de lia murdo restas nekonataj.

Post la morto de Pen estis kreita galerio de liaj laboroj en Vitebsko. Nuntempe la laboroj de Pen estas konservitaj en la Vitebska Muzeo de Moderna Arto kaj la Nacia Arta Muzeo de la Respubliko de Belorusio.

Galerio redakti

Referencoj redakti

  • Шишанов В. А. Витебский Музей современного искусства: история создания и коллекции. 1918—1941. Минск: Медисонт, 2007.[1] Arkivigite je 2008-10-30 per la retarkivo Wayback Machine[2] Arkivigite je 2009-05-04 per la retarkivo Wayback Machine
  • Шишанов В. В неразобранном виде... // Витебский проспект. 2006. №2. 12 янв. P. 3.[3] Arkivigite je 2011-09-01 per la retarkivo Wayback Machine
  • Шишанов В. Материалы о Ю.М.Пэне в РГАЛИ // Бюллетень Музея Марка Шагала. 2004. №2(12). Pp. 5–11.[4] Arkivigite je 2013-09-21 per la retarkivo Wayback Machine
  • Шишанов В. Об утраченном портрете Марка Шагала работы Юрия Пэна // Бюллетень Музея Марка Шагала. 2006. №14. Pp. 110–111.[5] Arkivigite je 2011-07-08 per la retarkivo Wayback Machine
  • Шишанов, В. Материалы о Ю. М. Пэне в РГАЛИ / В. Шишанов. // Малевич. Классический авангард. Витебск — 11: [альманах / ред. Т. Котович]. — Минск: Экономпресс, 2009. — Pp. 42–55.[6] Arkivigite je 2013-09-22 per la retarkivo Wayback Machine
  • Изобразительное искусство Витебска 1918 – 1923 гг. в местной периодической печати : библиограф. указ. и тексты публ. / сост. В. А. Шишанов. – Минск : Медисонт, 2010.[7] Arkivigite je 2012-01-27 per la retarkivo Wayback Machine

Eksteraj ligiloj redakti