Jeníkov (distrikto Chrudim)

Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Jeníkov

Jeníkov situas en Ĉeĥio, regiono Pardubice, distrikto Chrudim, en protektata pejzaĝa regiono Žďárské vrchy, en fonta teritorio de rivero Chrudimka, 5 km oriente de la urbo Hlinsko, ĉe la ŝoseo n-ro 343 de Hlinsko al Kameničky kaj Svratka. Vivas ĉi tie 463 loĝantoj (2023).

Jeníkov
municipo
Vido al Jeníkov el ŝoseo de tombejo
Flago
Blazono
Oficiala nomo: Jeníkov
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Regiono Pardubice
Distrikto Distrikto Chrudim
Administra municipo Hlinsko
Historia regiono Bohemio
Montaro Suprasvratka montetaro
Situo Jeníkov
 - alteco 648 m s. m.
 - koordinatoj 49° 44′ 33″ N 15° 57′ 27″ O / 49.74250 °N, 15.95750 °O / 49.74250; 15.95750 (mapo)
Katastro 5,82 km² (582 ha) Jeníkov u Hlinska
Loĝantaro 463 (2023)
Denseco 79,55 loĝ./km²
Unua skribmencio 1392
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 539 01
NUTS 3 CZ053
NUTS 4 CZ0531
NUTS 5 CZ0531 547816
Katastraj teritorioj 1
Partoj de municipo 1
Bazaj setlejunuoj 1
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Vikimedia Komunejo: Jeníkov (Chrudim District)
Retpaĝo: www.obec-jenikov.cz
Portalo pri Ĉeĥio

Historio redakti

Jeníkov estas unue skribe rememorata kiel "vilaĝo Genykow" en dokumento, per kiu Smil Flaška el Pardubice sinjorejon Rychmburk vendas al Ota el Bergov kaj Boček el Poděbrady. Tiam Rychmburka sinjorejo administris preskaŭ 60 vilaĝojn kaj do apartenis al la plej grandaj en Bohemio.

Loĝantoj redakti

La ĉefa okupado de loĝantoj en Jeníkov estis teksado kaj potfarado. Grandaj trovaĵoj de argilo en ĉirkaŭaĵo de Jeníkov, Hlinsko, Kameničky, en Borovina kaj alie, abundo da ligno, trovejoj de siliko kaj kompreneble ankaŭ lerteco de montara popolo estigis la plej malnovan metian fakon en montetara regiono - potfaradon. Ĝiaj komencoj estas en la 2-a duono de 15-a jarcento. Preferataj potistaj produktoj estis diversgrandaj kaj diversformaj potoj, kaseroloj, platoj, rostplatoj, kruĉoj, bakujoj kaj kamentuboj. Plua tradicia metio en tiu ĉi regiono estis teksado kaj tolteksado. Ĝis la jaro 1867 en tiu ĉi regiono estis produktataj linaj ŝtofoj por armeo. Tute nova fako de teksa produktado en la 18-a jarcento fariĝis kotonindustrio. Ekestis kelkaj kotonfabrikoj, pli poste aparte disvolviĝis produktado de kotonaj tapiŝoj. Multaj hejmaj teksistoj en Jeníkov ankoraŭ antaŭ nelonge produktis tapiŝojn por fabrikoj en Hlinsko

Enspeziga metio en tiu ĉi regiono estis en la 15-a kaj 16-a jarcentoj martelmaŝinado. En Jenikov, sur herbejo apartenanta al la domo n-ro 24 oni nomas "sur karbostako" kaj oni tie trovas en grundo multon da ligna karbo el tempoj, kiam ĝin tie bruligis por fabrikado en martelmaŝinoj.

Vidindaĵoj redakti

  • Gisa kruco apud vendejo kaj domo n-ro 2
  • Ŝtona kruco apud kampvojo en supra Jeníkov apud domo n-ro 24
  • Statuaro de Pieto apud la tombejo
  • Estinta forĝejo n-ro 95
  • Tipa montetara ĉarpentita domo n-ro 92
  • Estinta vilaĝestrejo n-ro 28
  • Centjara tilio apud n-ro 27
  • Monumento al falintoj en la 1-a mondmilito
  • Memoraĵo al nekonata falinta partizano
  • Kapelo de Sankta Venceslao

Naskiĝintoj redakti

  • Josef Vodička, popola muzikestro
  • Antonín Kouba, kolektanto de popolartaĵoj en montetara regiono
  • Jan Adámek, negocisto, produktadorganizanto, ĉefe en tolteksado

Bibliografio redakti

  • Marek Podhorský: Pardubický kraj. Eldonis freytag & berndt, eldonejo en Prago en j. 2004.

Pluaj fotoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti