Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Vojtěchov (apartigilo)

Vojtěchov situas en Ĉeĥio, regiono Pardubice, distrikto Chrudim, en valo de la rivereto Raná, 7 km nordoriente de la urbo Hlinsko, proksime de la ŝoseo n-ro 34 inter Havlíčkův Brod kaj Polička, en la vilaĝo estas fervoja haltejo sur linio Žďárec u Skutče - Hlinsko. Vivas ĉi tie 398 loĝantoj (2023).

Vojtěchov
municipo
Vojtěchov - municipa ofico
Flago
Blazono
Oficiala nomo: Vojtěchov
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Regiono Pardubice
Distrikto Distrikto Chrudim
Administra municipo Hlinsko
Historia regiono Bohemio
Montaro Fera montaro
Situo Vojtěchov
 - alteco 528 m s. m.
 - koordinatoj 49° 47′ 19″ N 15° 58′ 25″ O / 49.78861 °N, 15.97361 °O / 49.78861; 15.97361 (mapo)
Katastro 7,12 km² (712 ha) Vojtěchov u Hlinska
Loĝantaro 398 (2023)
Denseco 55,9 loĝ./km²
Unua skribmencio 1392
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 539 01
NUTS 3 CZ053
NUTS 4 CZ0531
NUTS 5 CZ0531 572501
Katastraj teritorioj 1
Partoj de municipo 2
Bazaj setlejunuoj 1
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Vikimedia Komunejo: Vojtěchov (Chrudim District)
Retpaĝo: www.obecvojtechov.cz
Portalo pri Ĉeĥio

La najbaraj municipoj de la setlejo estas Jeníkov, Raná, Pokřikov, Hlinsko, Krouna kaj Kladno.

Partoj de municipo redakti

Historio redakti

La vilaĝo ekestis en la dua duono de 13-a jarcento, dum regado de Přemysl Otakar la 2-a kaj de ĝia filo Venceslao la 2-a. La unua mencio pri Vojtěchov estas en listo de vilaĝoj de sinjorejo Rychmburk, al kiu ĝi ĉiam ĝis la jaro 1848 apartenis.

Fervojo redakti

En la jaro 1870 estis trans vilaĝa katastra distrikto konstruita fervoja linio el Pardubice al Havlíčkův Brod, sed fervoja haltejo estis aranĝita nur en la jaro 1944.

Belvidejo redakti

La municipa komunumo Vojtěchov konstruis en la jaro 2009 sur monteto Na hrbovatkách, en altitudo de 590 m s.m. belvidejon. Kreas ĝin metala konstruaĵo ĝis alto de tria etaĝo ĉirkaŭbetonita kaj garnita per ŝtono. Tuta alteco de la belvidejo estas 16,35 m kaj la plej alta belvideja teraso estas en alto de 11,7 m kaj gvidas al ĝi 59 ŝtupoj.

Loĝantaro redakti

Evoluo de nombro de loĝantoj
La datoj devenas el datumbazo de Vikidatumoj


JaroLoĝantoj
1869577
1880553
1890535
1900559
1910567
1921589
JaroLoĝantoj
1930622
1950476
1961494
1970466
1980439
1991434
JaroLoĝantoj
2001422
2014419
2016416
2017422
2018426
2019417
JaroLoĝantoj
2020418
2021390
2022396
2023398

Pláňavy redakti

Al la municipa komunumo Vojtěchov apartenas ankaŭ domaro Pláňavy, pri kiu estas la unua skriba raporto nur el la jaro 1706. En ĉirkaŭaĵo oni trovis novajn trovejojn de fererco kaj estis fonditaj novaj ferfandejoj, en kiuj oni tiam hejtis per ligna karbo. Tiun oni produktis el ligno en karbostakoj, kies postsignoj estas en ĉirkaŭaĵo ankoraŭ nun videblaj.

Pluaj fotoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti