Krouna

municipo en la distrikto Chrudim‎ de Ĉeĥio

Municipo Krouna (germane Krauna) situas en Ĉeĥio, regiono Pardubice, distrikto Chrudim, en submontara teritorio, parte en protektata pejzaĝa regiono Žďárské vrchy, 9 km oriente de la urbo Hlinsko kaj 20 km okcidente de la urbo Polička ĉe la ŝoseo n-ro 34 inter Havlíčkův Brod kaj Svitavy. Vivas ĉi tie 1 425 loĝantoj (2024).

Krouna
germane Krauna
municipo
Evangelia preĝejo
Flago
Blazono
Oficiala nomo: Krouna
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Regiono Pardubice
Distrikto Distrikto Chrudim
Administra municipo Hlinsko
Historia regiono Bohemio
Montaro Fera montaro
Situo Krouna
 - alteco 530 m s. m.
 - koordinatoj 49° 46′ 21″ N 16° 01′ 36″ O / 49.77250 °N, 16.02667 °O / 49.77250; 16.02667 (mapo)
Areo 34,37 km² (3 437 ha)
Loĝantaro 1 425 (2024)
Denseco 41,46 loĝ./km²
Unua skribmencio 1349
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 539 43
NUTS 3 CZ053
NUTS 4 CZ0531
NUTS 5 CZ0531 571661
Katastraj teritorioj 5
Partoj de municipo 6
Bazaj setlejunuoj 5
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Vikimedia Komunejo: Krouna
Retpaĝo: www.obec-kamenicky.cz
Portalo pri Ĉeĥio

La najbaraj municipoj de la setlejo estas Vojtěchov, Proseč, Dědová, Otradov, Skuteč, Pokřikov, Kameničky, Svratouch, Borová, Chlumětín, Pustá Kamenice kaj Kladno.

Historio

redakti

Krouna ekestis kiel huba vilaĝo en pentrinda valo de rivereto Krounka. Konstruitaj estis prefere pli grandaj biendomoj kaj ĉarpentitaj vilaĝdomoj.

Vilaĝo Krouna estas unue menciita sub nomo Grunaw en la jaro 1349, kiam temis pri decido, ĉu ĝi estos havaĵo de episkpejo en Litomyšl. En tiu tempo ĝi estis dividita je Horní Krouna (Supra Krouna - Grunaw superior) kaj Dolní Krouna (Malsupra Krouna - Grunaw inferior), nuna vilaĝo Otradov. Tiam, en la jaro 1344, ekestis arĥiepiskopejo en Prago kaj ankaŭ nova episkopejo en Litomyšl, plejparte sur ĝisnuna teritorio de episkopejo Olomouc. Pli malfrue Krouna estis parto de sinjorejo Rychmburk, en la jaroj 1763 ĝis 1823 ĝi apartenis al familiaro Kinský kaj poste al familiaro Thurn-Taxis. Ĝiaj civitanoj vivtenis sin plejparte per agrokulturado, arbohakado, per minado kaj kalcinado de kalkŝtono. Ĉirkaŭ la jarcentŝanĝo de la 19-a al 20-a jarcentoj komencis en Krouna metia produktado, prefere de cigaredingoj kaj ludiloj kaj ankaŭ teksobrodado. En la jaro 1866, post batalo apud Hradec Králové, la vilaĝon elrabis prusaj armeanoj.

Loĝantaro

redakti
Evoluo de nombro de loĝantoj
La datoj devenas el datumbazo de Vikidatumoj


JaroLoĝantoj
18692 990
18803 131
18903 074
19003 034
19103 017
19212 964
JaroLoĝantoj
19303 071
19502 101
19612 144
19701 864
19801 577
19911 407
JaroLoĝantoj
20011 370
20141 342
20161 392
20171 403
20181 414
20191 416
JaroLoĝantoj
20201 421
20211 379
20221 425
20231 446
20241 425

Partoj de municipo

redakti

Ĝis la jaro 1995 la konsisto estis ankaŭ Otradov.

Vidindaĵoj

redakti

Preĝejoj

redakti

Ĉirkaŭ la jaro 1350 estis en Krouna konstruita ligna preĝejo kun ŝinda tegmento, sur kies loko pli poste ekestis ŝtona preĝejo de Sankta Mikaelo Arkianĝelo. En la jaro 1768 ĝi estis barokigita. En ĝia turo kun embrazuraj fenestroj estas du sonoriloj el la jaroj 1529 kaj 1618. En la jaro 1874 oni komencis konstruon de nova evangeliana preĝejo, kiu sian nuntempan formon akiris per aranĝoj faritaj de arĥitekto Schmoranz.

Popola arĥitekturo

redakti

En la vilaĝo estas kelkaj konstruaĵoj de ligna popola arĥitekturo de polička-regiona tipo, el kiuj la plej signifa estas n-ro 61 - Bukáček bieno, sed ankaŭ nombroj 76, 147, 139 kaj garbejo ĉe paroĥejo.

Paroĥejo

redakti

Baroka paroĥejo estas el la jaro 1740, duetaĝa kun plattegmentaj ĉambroj.

Lernejo

redakti

Baroka lernejo estas el la sama jaro kiel la paroĥejo. Ĝi havas altigitan teretaĝon kaj groptegmenton.

Monumentoj

redakti

En malsupra parto de la vilaĝo staras monumento al Jan Žižka kaj apud la Korto monumento al viktimoj de fervoja katastrofo en la jaro 1995.

Bibliografio

redakti
  • Marek Podhorský: Pardubický kraj. Eldonis freytag & berndt, eldonejo en Prago en j. 2004.

Eksteraj ligiloj

redakti