Krounka estas rivereto en Ĉeĥio, en Regiono Pardubice. Ĝi fontas sur nordaj deklivoj de protektata pejzaĝa regiono Žďárské vrchy en arbaro norde de vilaĝo Svratouch, ĉefdirekto de ĝia fluo estas nordo kaj apud Luže - Doly enfuas el maldekstra flanko en la riveron Novohradka. Ĝi estas bela submontara rivereto en neregulita fluejo kun multaj kataraktoj kaj kaskadoj. Ĝi fluas en mallarĝa serpentuma valo, arbaraj deklivoj ie descendas tuŝapude ĝis al la akvo. Larĝeco de la rivereto en suba parto estas 4 – 8 m. Navigebla por malgrandaj ŝipoj estas proksimume 6 km. "Valo de Krounka kaj Novohradka" estas de la jaro 1998 natura parko. Geologia subtavolo de la rivereto estas kreita per sabloŝtono kaj opoko. En pura akvo de la rivereto estas multaj trutoj.

Krounka
rivero
Bazaj informoj
Longeco 22,7 km
Akvokolekta areo 80,3 km²
Averaĝa trafluo 0,56 m³/s
Fluo
- Alteco super marnivelo 716 m
Enfluejo Novohradka
- Alteco 305 m
Geografio
Alfluantoj Kamenická voda (d.), Rybenský rivereto (d.), Martinický rivereto (d.), Lešanský rivereto (md.)
Riveroj en Ĉeĥio
vdr

Rivereto Krounka fluas trans vilaĝoj Svratouch, Krouna, Otradov, Česká Rybná, Miřetín, Kutřín, Předhradí, Zhoř, Lhota u Skutče, Doly.

Proksimaj turismaj celoj redakti

Bibliografio redakti

  • Stanislav Štefáček:Encyklopedie vodních toků Čech, Moravy a Slezska, Nakladatelství Miloš Uhlíř - Baset, 2008

Eksteraj ligiloj redakti